Impulso (fiziko)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri vektora fizika grando. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Impulso. |
Je klasika mekaniko, la impulso estas la integralo de forto dum specifa daŭro; alivorte, ĝi estas la neta ŝanĝo de movokvanto.
Difino
[redakti | redakti fonton]Supozu, ke forto agas sur korpon je tempo . Do, la impulso dum la daŭro estas la ĉi-suba integralo:
- .
Ĉar forto estas vektora, impulso estas ankaŭ vektora.
Ĉar forto estas la ŝanĝrapido de movokvanto , la impulso estas la diferenco inter la fina movokvanto kaj la komenca movokvanto:
- .
Mezurunuo
[redakti | redakti fonton]La mezurunuo de impulso en la internacia sistemo de unuoj estas la neŭtono-sekundo (N·s), kiu estas sama kiel la kilogramo-metro en sekundo (kg·m/s); la movokvanto havas la saman internacian mezurunuon, ĉar impulso estas simple la diferenco inter movokvantoj.