Ippolito Salviani
Hippolito Salviani (1514-1572) | ||
---|---|---|
itala kuracisto, zoologo kaj botanikisto kaj persona kuracisto de la papoj Julio la 3-a, Marcelo la 2-a kaj Paŭlo la 3-a.[1]
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1514 en Città di Castello, Italio | |
Morto | 1572 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Peruĝo vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto natursciencisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hipolito Salviani (1514-1572) estis itala kuracisto, zoologo, iktiologo, erudiciulo, naturalisto kaj botanikisto. Li estis pioniro pri biologiaj ilustraĵoj kies propra bildo aperas en la frontispico de lia plej fama verko. Li gajnis famon kaj en la praktikado de la medicino kaj kiel instruisto en la universitato. Lia kvincent paĝa verko pri fiŝoj donas kompletan kaj precizan priskribon pri la naturo kaj kutimoj de la fiŝoj, kies paĝoj estas ilustritaj per ne malpli ol cent gravuraĵoj.[2] Aldone, li priskribas la vivojn de kelkaj senvertebruloj kaj cefalopodoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Salustio Salviani kaj Aŭrelja Tiberti. Li havis du filojn kiuj supervivis lin. Gasparo akiris konsiderindan beletran reputacion kaj estis eminenta membro de la Akademio de la Humuristoj.
Post diplomiĝo li translokiĝis al Romo kaj post kelka jaroj li fariĝis kuracisto de la papo. Okaze de la morto de la papo Paŭlo la 3-a, Salviani daŭri aktivis kiel kuracisto de la papo kiu sukcedis lin Julio la 3-a. Ĉirkaŭ 1550 li estis nomumita profesoro pri medicino en la Universitato de Romo kie li instruas ĝis 1568. Li estis pasianto de antikvaj skulptaĵoj kaj kolektisto.
Li servis kiel modelo al Vilhelmo Rondeleo kaj Petro Belono, kiuj, preskaŭ samepoke publikigis samtemajn traktaĵojn. La verko de Salviani publikiĝis en partoj dum longotempo de tri jaroj. La uzo de kupraj gravuraĵoj estis adekvata por la representadoj de la fiŝoj kaj tre supera al la lignogravurado pro la perfektaj reprezentadoj de okuloj kaj de la skvamoj.
La kupraj gravuraĵoj havis sciencan aspekton, sed kelkaj detaloj, kiel la ĝusta nombro kaj pozicio de la skvamoj estis preterlasitaj. La franca gravuristo Nicolas Béatrizet probable desegnis la titolpaĝon kaj la fiŝilustraĵoj estis faritaj de la alia franca publikigisto Antoine Lafréry (1512-1577). Aliaj historiistoj asertas ke la fiŝoj estis desegnitaj de la itala pentristo Bernardo Accolti ankaŭ konata kiel Bernardus Aretinus (1465-1536) kaj gravuritaj de Nicolas Béatrizet.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Aquatilium animalium historiae liber primus ("Historio pri la akvaj bestoj" unua libro), Romo, inter 1554 kaj 1558
- La Ruffiana: Comedia 1554
- De crisibus ad Galeni censuram liber, omnem crisium cognitionem brevi, et miro ordine continens 1558[3]
- De calori naturali acquisito et febrili 1586
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Natural History of Fishes, Particularly Their Structure and Economical Uses
- Zoology in Early Modern Culture: Intersections of Science, Theology ...
- Lives of eminent Zoologists from Aristoteles to Linnaeus
- Virtuoso by Nature: The Scientific Worlds of Francis Willughby FRS (1635-1672)
- The Clock and the Mirror: Girolamo Cardano and Renaissance Medicine
- Ittiologia
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guillaume Rondelet (1507-1566)
- Conrad Gesner (1516-1565)
- Paolo Giovio (1483-1552)