István Genthon
Aspekto
István Genthon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1903 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de majo 1969 (65-jaraĝa) en Eger |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/7-1-31 |
Lingvoj | itala • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1924) Universitato de Vieno - doktoreco (–1928) |
Okupo | |
Okupo | muzeologo arthistoriisto |
István Genthon [iŝtvAn genton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Genthon István estis hungara arthistoriisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945).
István Genthon [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de majo 1969 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Genthon frekventis universitaton en Budapeŝto. Komence li partoprenis en redaktado de revuo ĝis 1924. Inter 1940-1943 li estis direktoro de Hungara Akademio en Romo. Li longe estis direktoro en Belarta Muzeo en Budapeŝto. En 1965 li doktoriĝis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyar művészek Ausztriában a mohácsi vészig (Hungaraj artistoj en Aŭstrio ĝis 1526), (1927)
- A régi magyar festőművészet (La malnova hungara pentroarto), (1932); baldaŭe Ferenc Szilágyi tradukis al Esperanto: La Pentroarto en la Malnova Hungarujo
- Török műemlékek (Turkaj historiaj monumentoj), 1944
- Esztrgom műmlékei (Historiaj monumentoj de Esztergom), (1948)
- József Rippl-Rónai (1958) (ankaŭ france, angle, germane)
- Magyarország művészeti emlékei (Artaj memoraĵoj de Hungario), (1959 - 1961) - ĉefverko