Saltu al enhavo

Jacob Zuma

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Zuma
Persona informo
Naskonomo Jacob Gedleyihlekisa Zuma
Naskiĝo 12-an de aprilo 1942 (1942-04-12) (82-jaraĝa)
en Nkandla, Natal Province,  Unio de Sud-Afriko
Lingvoj anglazulua
Ŝtataneco Sud-Afriko
Unio de Sud-Afriko (–1961) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tobeka Madiba (en) Traduki (2010–)
Nompumelelo Ntuli Zuma (en) Traduki (2008–)
Nkosazana Dlamini-Zuma (1982–1998)
Kate Mantsho (en) Traduki (1976–)
Gertrude Sizakele Khumalo (en) Traduki (1973–)
Gloria Bongekile Ngema (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Thuthukile Zuma (en) Traduki
 ( Nkosazana Dlamini-Zuma)
Mziwoxolo Edward Zuma (en) Traduki
 ( )
Mxolisi (Saady) Zuma (en) Traduki
Sinqumo Zuma (en) Traduki
Gugulethu Zuma-Ncube (en) Traduki
 ( Nkosazana Dlamini-Zuma)
Duduzane Zuma (en) Traduki
 ( )
Duduzile Zuma-Sambudla (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jacob Gedleyihlekisa ZUMA (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1942 en Inkandla) estas sudafrika politikisto. Ekde la 9-a de majo 2009 li estis la prezidanto de la Respubliko Sudafriko, ante rezignacio 14-an de februaro 2018. Antaŭe li de 1999 ĝis junio de 2005 estis vicprezidanto de la lando. Ekde la 18-a de decembro 2007 li estas partiestro de la Afrika Nacia Kongreso(ANK). Li apartenas al la etno de zuluoj.

Jacob Zuma plenkreskis en la regiono Kwazulu-Natal inter malriĉaj cirkonstancoj. Post frua morto de la patro, la familio ne havis monon por lernejvizito de Jacob, kiu faris tiam provizorajn laborojn por sin vivteni. En la aĝo de 17 aliĝis li al ANC (1959). Post ties malpermeso en 1960, li restis aktiva pri organizado kaj en 1962 aniĝis en Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la nacio"). Li estis jam en 1963 arestita kun 45 aliaj samideanojn kaj oni punis lin je 10-jara prizono, kiun li pasigis sur la insulo Robben. Post liberiĝo, li revenis al Natal kaj restis aktiva tie en la kaŝita anti-apartiga movado. En 1975 li forlasis la landon kaj partoprenis en la organizaĵo de la ekzilmovado en Svazilando kaj Mozambiko. En 1977 li iĝis ano de Ekzekutiva Komitato de ANC kaj en 1984 ĉefreprezentanto de ANC en Mozambiko. En 1987 li devis forlasi Mozambikon kaj veturis al Lusako (Zambio), kie troviĝis la ĉefejo de ANC. En 1990 li partoprenis en la organizado de oficialaj traktadoj inter la sudafrika registaro kaj ANC. Samjare iĝis li ĉefo de ANC en Natal kaj sekvajare en la unua Partia Kongreso (post denova permeso) ĝenerala vicsekretaro de ANC. Post la elektoj en 1994, iĝis li ano de provinca registaro en Kwazulu-Natal. En 1997, oni elektis lin al vicprezidanto de ANC kaj en 1999 vicprezidento.

La 2-an de junio, la financa konsilisto de Zuma (nome Schabir Shaik) estis juĝita je 15-jara prizono. La proceso kaŭzis demision de Zuma la 14-an de junio.

En decembro de 2005, amikino de la Zuma-a familio akuzis lin je seksa perforto, kiam ŝi tie pasigis nokton komence de novembro. Post jura proceso tre atentata de la naciaj amaskomunikiloj, li estis juĝata nekulpa.

En septembro 2021, la Suda Afrika Konstitucia Tribunalo mordeme malakceptis la peticion de eksa prezidanto Jacob Zuma por inversigi sian verdikton kondamnante lin al 15 monatoj da malliberejo pro justeco-malestimo.

Antaŭe:Prezidanto de SudafrikoPoste:
Kgalema Motlanthe2009- 2018Cyril Ramaphosa
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy