Jenő Szatmári
Jenő Szatmári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gottlieb Jenő |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1892 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de marto 1953 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mór Szatmári |
Edz(in)o | Kamilla Hollay |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto scenaristo |
Jenő Szatmári [satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szatmári Jenő estis hungara-germana ĵurnalisto, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Gottlieb ĝis 1894, lia patro estis Mór Szatmári, lia edzino estis Kamilla Hollay.
Kiel Jenő Gottlieb[1][2] naskiĝis la 23-an de januaro 1892 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de marto 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Szatmári devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Berlino. Li estis ĵurnalisto kaj hungare kaj germane en Berlino, sed li interesiĝis ankaŭ pri la filmoj. Li edziĝis en 1924. Pro la nazioj li hejmenvenis en 1934 kaj li same estis ĵurnalisto en ambaŭ lingvoj. Dum la 2-a mondmilito li povis labori pseŭdonime. Li havis postenetojn en internaciaj ĵurnalistaj sindikatoj, asocioj, tial li estis false akuzita en 1950. Li mortis en prizono.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Das rote Ungarn. Der Bolschewismus in Budapest. (1920)
- Das Buch von Berlin (1927)
- Die großen Katastrophen. Nach Berichten von Augenzeugen. (1928)
Liaj scenarlibroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Verbrechen aus Leidenschaft (1921)
- Ein steinreicher Mann (1932)
- Légy jó mindhalálig (1936)
- Hat hét boldogság (kunaŭtoro, 1939)
- Nászinduló (kunaŭtoro, 1943)
- Egy fiúnak a fele (kunaŭtoro, 1944)
- XIV. Renée (kunaŭtoro, 1946)