Johannes Haym
Aspekto
Johannes HAYM (naskiĝinta en la 16-a jc en Themar, mortinta en la 16-a aŭ 17-a jc) estis germana kleriko romkatolika kaj verkisto de ekleziaj kantoj. Li deĵoris pastrece kaj katedralvikariece ĉe la Katedralo de Aŭgsburgo. Li verkis plurajn edifajn kantojn, inter kiuj estas ankaŭ longa pasiono. En Augsburg li publikigis en 1590 kolekton de 19 kristnaskaj kantoj kies kantado regula enkatedrale fariĝis. Sur lia kanto pri Sankta Georgo baziĝas la kanto Ritter St. Georg de la konatega (sekulara) kolekto Des Knaben Wunderhorn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ein neu catholisch Creutzgesang von der glaubwürdigen Historien, wie der Ritter St. Georg in Libyen bei einer heidnischen Stadt einen schädlichen Drachen umgebracht
- Schöne Christenliche Catholisch Weinnächt oder Kindtleß wiegen Gesang, Augsburg 1590
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Haym, Johannes" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 11 (1880), p. 157–158, (tie ĉi interrete)