José María Gil-Robles y Quiñones
Tiu ĉi artikolo temas pri hispana politikisto vivinta inter 1898 kaj 1980. Pri samnoma hispana politikisto vivinta inter 1935 kaj 2023 vidu la artikolon José María Gil-Robles |
José María GIL-ROBLES y Quiñones de León (Salamanko , 22-a de novembro de 1898 - Madrido, 14-a de septembro de 1980) estis politikisto kaj advokato hispana.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eduko
[redakti | redakti fonton]Li licenciiĝis pri Juro en la Universitato de Salamanko 21-jaraĝa, sekve de la jura kariero plenumita de sia patro, Enrique Gil Robles. Li membris ekde sia junaĝo en organizoj kaj politikaj kaj socialaj katolikaj. Doktoro en la Universitato de Madrido, li akiris en 1922 la katedron de Politika Juro de la Universitato de La Laguna (San Cristóbal de la Laguna, en la provinco kanaria de Santa Cruz de Tenerife), kiun li apenaŭ plenumis. Denove en Madrido, formis gravan parton de la redakcio de la katolika ĵurnalo El Debate, redaktorita de Ángel Herrera Oria. Sekretario de la partio Confederación Nacional Católico-Agraria, en 1922 li integriĝis en la Partido Social Popular, estrata de Ángel Ossorio y Gallardo.
Diktaturo
[redakti | redakti fonton]Post unu jaro, jam dum la diktaturo de la generalo Miguel Primo de Rivera, kunlaboris kun José Calvo Sotelo, ĝenerala sekretario de la Loka Administrado, en la redaktado de la Municipa Statuto.