Jozefino Baĥita
Sankta | ||
Sankta Jozefino Baĥita | ||
---|---|---|
Sankta Jozefino Baĥita
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1869 en Darfuro | |
Morto | 8-a de februaro 1947 en Schio apud Viĉenco | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Sudano vd | |
Profesio | ||
Okupo | religious sister (en) monaĥino vd | |
Laborkampo | Monastic life (en) vd | |
Verkado | ||
Verkoj | kanonizo vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | romkatolika eklezio | |
Beatigo | 17-a de majo 1992 | |
Kanonizo | 1-a de oktobro 2000, Romo | |
Festotago | 8-a de februaro | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La nomo donita de la gepatroj al Sankta Jozefino Baĥita (aŭ Bakhita) ne estas konata. Ŝi estis forkaptita de sklavokomercistoj kiam ŝi estis ĉirkaŭ 7-jara kaj ŝi forgesis sian familian nomon. La araboparolantaj nomis ŝin بخيتة (baĥita), kiu signifas "bonŝanca".
Ŝi ŝanĝis plurfoje mastron kaj fine ŝi estis prenita de la itala konsulo en Ĥartumo, Legnani. En 1884 ŝi iris en Italujon kaj tie ŝi vivis dum tri jaroj apud Venecio en la domo de Aŭgusto Micheli, amiko de Legnani. Kiam Micheli kaj lia edzino devis reiri en Sudanon (ili posedis hotelon tie), ŝi ekvivis en la religia domo de aro de fratinoj. En 1890 ŝi estis baptita sub la nova nomo de "Giuseppina Margherita Fortunata" (Jozefino Margareta Bonŝanca).
Baĥita iĝis fratino kaj eklernis la dialekton de Venecio (ŝi neniam lernis la oficialan italan). En 1902 ŝi estis movita en la religian domon de Schio, kie ŝi restis ĝis la morto en 1947.