Judit (Biblio)
Judit | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono • homo | |
Verko | Libro de Judit |
Informoj | |
Originala nomo | יְהוּדִית |
Eble sama | Queen of Hearts |
Sekso | ina |
Edzo/Edzino | Manase |
Judit estas biblia persono, heroino de la hebrea popolo. Ŝia nomo devenas el la hebrea: יְהוּדִית "laŭdata" aŭ "hebrea", Yəhudit), kaj estas la ina formo de la nomo Juda.
La heroaĵoj de judit estas rakontataj el la samnoma libro[1]
Biblia rakonto
[redakti | redakti fonton]La biblia rakonto asertas ke tiu vidvino liberigis la urbon Betulia sieĝata de Asirianoj (kiuj fakte estus Babilonoj). (libro de Judit 8, 4-8)
Pri ŝia belo enamiĝis Holofernes, ilia generalo, kiu ŝin tenis ĉe si dumbankede; kiam ŝi vidis lin ebria, Judit al li tranĉis la kapon uzante lian glavon, kaj revenis al la urbo. (Libro de judit 13, 4-8). [2]
Asirianoj trovinte morta ilian kondotieron, ekpanikis kaj ekforfuĝis el la invadita Regno de Jehuda
Judit en la arto
[redakti | redakti fonton]La biblia Judit estis multe vizitata de la mezepoka kaj renesanca ikonografio, kiel tipa ekzemplo de heroismo kiu triumfas sur la perforto de la invadanto uzante delogon kiel antaŭtaktikon kaj violentan reziston kiel veran armilon.
En Italio
[redakti | redakti fonton]-
Lavinia Fontana, Judit kun la kapo de Holofernes, dua duono de la 16-a jarcento, Parma, Pinacoteca Stuard.
-
Michelangelo Merisi da Caravaggio, Judit tranĉas la kapon al Holofernes, 1598-1599 ĉirkaŭ, Romo, Galleria Nazionale d'Arte Antica.
-
Jan de Bray, Judit kaj Holofernes, 17-a jarcento.
En Francio, Flandrio, Germanio kaj Nederlando
[redakti | redakti fonton]-
Statuo prezentanta Judit, konservita en Albi, katedralo deeSankta Cecilia.
-
Konrat Meit, Judit kun la kapo de Holofernes, 1525 ĉirkaŭ, alabastro.
-
Lucas Cranach la Maljuna, Judit bankedas kun Holofernes, 16-a jarcento.
-
Lucas Cranach la Maljuna, Judit kun la kapo de Holofernes, tria jardeko de la 16-a jarcento, Sankta Francisko, Palace of the Legion of Honor.
-
Lucas Cranach la Maljuna, Judit kun la kapo de Holofernes, Stutgarto, Staatsgalerie.
-
Judit kaj Holofernes, el la Kodekso de Nurenbergo de Hartmann Schedel, 1493.
-
Lucas Cranach la Maljuna, Judit kun la kapo de Holofernes, 1530 ĉirkaŭ.
-
Jacques Callot, Judit kun la kapo de Holofernes, 18-a jarcento.
-
August Riedel, Judith, 1840 - Neue Pinakothek, Munkeno.
En Hispanio
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dante Alighieri ŝin lokigas inter la beataj animon de la kanto 32 de la “Paradiso” de la Dia komedio kune kun Sara kaj Rebeka.
- ↑ La libro estas konsiderata, kvankam dua-kanona, inspirita ĉe la Katolika Eklezio kaj tiu Ortodoksa sed apokrifa ĉe Protestantoj. Multaj bibliistoj konsideras la rakonton midraŝo.