Saltu al enhavo

Kaplan-turbino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekcio tra Kaplan-turbino kun vertikala ŝafto

La Kaplan-turbino estas reag-speca aksa akvoturbino . Ĝi estas simila al ŝiphelico kun turneblaj padeloj kaj estas desegnita por esti rotaciita de akvofluo pasanta laŭlonge la direkto de la ŝafto de la helico. La turbintipo estis evoluigita en 1913 fare de la aŭstra profesoro Viktor Kaplan kiel pluevoluigo de la Francis-turbino. Kaplan-turbinoj estas utiligata por malgrandaj niveldiferencoj (< 25 m) kaj relative grandaj akvokvantoj.


Kaplan-turbino kun horizontala ŝafto 1) padelrado, 2) gvidpadeloj, 3) regulilo de la gvidpadeloj, 4) subtenilo de la maŝinaro, 5) turbinŝafto, 6) generatoro, 7) aliro al maŝinaro

Hidroelektraj centraloj kun Kaplan- turbinoj estas kutime konstruitaj en riveroj. La turbinoj troviĝas en la baraĵsistemo mem, kaj la akvo direktita per laŭcelaj gvidpadeloj fluas akse tra la padelradoj movante ilin.

Dank' al la reguleblaj padeloj la turbinoj bone adaptiĝas al varianta fluokvanto. Tiamaniere la modernaj turbinoj Kaplan atingas rendimenton de 90%.

Kaplan-turbinoj uzatas en marfluaj centraloj, iliaj orienteblaj padeloj permesas produkti hidroelektron kaj dum alta tajdo kaj dum malalta tajdo.



Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy