László Földényi
Aspekto
László Földényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Földényi László |
Naskiĝo | la 18-an de oktobro 1895 en Gödöllő (Hungario) |
Morto | la 25-an de julio 1960 en Alsóörs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Béla Földényi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Földényi [lAslO foldEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földényi László estis hungara aktoro.
László Földényi [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1895 en Gödöllő, li mortis la 25-an de julio 1960 (laŭ aliaj informoj la mortotago estas 23-a) en Alsóörs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Földényi frekventis kolegion de Nagyenyed, poste li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1914. Post siaj studoj li debutis en Kassa, sed en 1915 li soldatiĝis, baldaŭ li estis militkaptito. En 1918 li fondis teatron en la militkaptitejo, post 3 jaroj li edziĝis. Hejmenveninta en 1922 li aliĝis denove al hungara trupo de Košice, poste al Gaja Teatro. Liaj pli gravaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Belvárosi (1925, 1950)
- Nacia Teatro (Szeged) (1927–1929)
- Hungara Teatro de Cluj (1930)
- Teatro Magyar (1934-1939, 1940)
- Teatro Városi (1939)
- Teatro de la Hungara Armeo (1952-1960).
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár: Az ördög - János
- Ferenc Herczeg: Bizánc - imperiestro Konstantin
- Alexandre Dumas (filo): La dame aux camélias - Armand Duval
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Budai cukrászda (1935) - pentristo
- A kegyelmes úr rokona (1941) - advokato
- Forró mezők (1949) - Fábián
- Dolarpaĉjo (1956)
- Felfelé a lejtőn (1959)