Lip-denta konsonanto
Aspekto
(Alidirektita el Labial-dentalo)
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
En fonetiko, lip-denta konsonanto[1], aŭ fakĵargone labial-dentalo estas konsonanto artikulaciata per la malsupra lipo kaj la supraj dentoj. La lip-dentaj konsonantoj apartigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:
IFA | Priskribo | Ekzemplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
p̪ | senvoĉa lip-denta plozivo | ||||
b̪ | voĉa lip-denta plozivo | ||||
p̪͡f | senvoĉa lip-denta afrikato | Conga[2] | N/A | [tim̪p̪͡fuβu] | hipopotamo |
b̪͡v | voĉa lip-denta afrikato | Conga[3] | N/A | [ʃileb̪͡vu] | mentono |
lip-denta nazalo | Angla | symphony[4] | [ˈsɪɱfəni] | simfonio | |
senvoĉa lip-denta frotsono | Angla | fan | [fæn] | ventumilo | |
voĉa lip-denta frotsono | Angla | van | [væn] | kamioneto | |
lip-denta alproksimanto | Nederlanda | wang | [ʋɑŋ] | vango |
La plozivoj kaj la nazalo ɱ) ne estas atestitaj kiel apartaj fonemoj en iu ajn lingvo. Ilin oni fojfoje signas per la monogramoj ȹ ȸ (qp kaj db).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ReVo, «lip-denta konsonanto».
- ↑ Ĉi tio koncernas nur la dialekton XiNkuna de la conga kie ĝi estas aparta fonemo (kun aspiracia kaj senaspiracia alofonoj en libera variado. Bonvolu noti ke ili diferencas disde la germana bilabiala-lip-denta afrikato kiu komenciĝas per bilabiala p.
- ↑ Denove, trovita nur en la dialekto XiNkuna.
- ↑ [ɱ] estas alofono de /m/ kiu troviĝas antaŭ /v/ kaj /f/.