Saltu al enhavo

Loučná (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Loučná
Loučná
Loučná en Litomyšl
rivero
Bazaj informoj
Longeco 80,3 km
Akvokolekta areo 724,7 km²
Averaĝa trafluo 4,43 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 541 m
Enfluejo Elbo
- Alteco 217 m
Geografio
Alfluantoj Jalový rivereto (md.), Desná (md.), Končinský rivereto (d.), Lodrantka (d.), Zadní Lodrantka (d.), Zmínka (md.)
Map
vdr

Loučná estas rivero en Ĉeĥa respubliko, regiono Pardubice. La rivero mezuras 80,3 km kaj la areo de la riverbaseno estas 724,7 km².

Karaktero de la akvofluo

[redakti | redakti fonton]

La rivero elfontas en supermara alteco 541 metroj ĉe la vilaĝo Karle, 7 km okcidente de Svitavy. Ĝi fluas trans geologia tabulo de Loučná, kiu deklivas norden kaj estas esprimplene dividita per valoj de akvofluoj. En regiono de meza kaj suba fluoj troviĝas kelkaj fiŝlagoj, el kiuj la plej grandaj estas Velký Zálešský kaj Chobot apud Vysoké Mýto kaj Lodrant ĉe vilaĝo Dolní Roveň. Sur la rivero ne estas valbaraĵoj. Pro hidrogeologiaj kaŭzoj, granda parto de subteraj akvoj, ĝi havas relative harmoniajn flukvantojn kaj malvarman akvon.

Loučná en Litomyšl
Inundo de Loučná en Vysoké Mýto

Meza flukvanto ĉe Sezemice estas 4,43 m³/s. La rivero pasas la sekvajn urbojn: Litomyšl, Vysoké Mýto, Zámrsk, Dašice, Sezemice.

Antaŭ enfluo de Loučná al rivero Elbo deflankas el ĝi maldekstren la kanalo Halda, kiu kondukas akvon en la riveron Chrudimka en Pardubice. La kanalo estas restaĵo de estinta fiŝlaga kaj defenda sistemo de Pardubice el la 15-a jarcento.

En mezepoko Loučná estis nomata Trstěnice kaj laŭlonge de ĝi gvidis t.n. Trstenická pado, unu el ĉefaj vojoj ligantaj Bohemion kaj Moravion.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Loučná en Vikimedia Komunejo

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy