Mainz 05
Aspekto
1. FSV Mainz 05 | |||
---|---|---|---|
sportoklubo • loka interreta registrejo • futbala klubo • neprofitcela organizaĵo | |||
Kluba nomo | 1. Fußball- und Sportverein Mainz 05 e. V. | ||
Fondita | 16-a de marto 1905 | ||
Stadiono | Coface Arena | ||
Kapacito | 34 034 | ||
Prezidanto | Harald Strutz | ||
Trejnisto | Kasper Hjulmand | ||
Ligo | unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga) | ||
2021/22 | 8-a pozicio | ||
| |||
La asocio 1. Fußball- und Sportverein Mainz 05 e. V., mallonge 1. FSV Mainz 05 aŭ ankoraŭ pli mallonge Mainz 05, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Majenco, ĉefurbo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fondiĝis en 1905. Klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu konkuras en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj.