Saltu al enhavo

Malversacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malversacio estas faka jura termino, kiu signifas la ŝteladon de komuna propraĵo pro propra profito ofte fare de politikistoj aŭ ŝtatoficistoj. Tiuj profitas sian povpostenon por alproprigi de publikaj posedaĵoj, plej ofte en grandaj monkvantoj. Tio konsistigas la plej oftan kaŭzon de malfido al politikaj tavoloj fare de la publika opinio en multaj landoj. Kiam la ĝenerala stato de la lando ne faciligas abundon de tiaj neleĝaj kaj maljustaj alpropriigoj, oni parolas pri malversacio kaj temas pri personaj, precizaj kaj persekutindaj kazoj. Kiam la ĝenerala stato de la lando faciligas kaj eĉ permesas abundon de tiaj neleĝaj kaj maljustaj alpropriigoj, oni parolas pri koruptado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy