Markus Sittikus von Hohenems
Marcus Sittikus von Hohenems | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Regado | 1612–1619 | ||||
Antaŭulo | Wolf Dietrich von Raitenau | ||||
Sekvanto | Paris von Lodron | ||||
Persona informo | |||||
Markus Sittikus von Hohenems | |||||
Naskiĝo | 24-a de junio 1574 en Hohenems, Graflando Hohenems, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 6-a de oktobro 1619 en Salcburgo, Princĉefepiskopujo Salcburgo, Sankta Romia Imperio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Hohenems | ||||
Patro | Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems | ||||
Patrino | Chiara de' Medici (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto (1612–) pastro teologo vd | ||||
Laborkampo | Teologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marko Sitiko de Hohenems (naskiĝis en Hohenems la 24-an de junio 1574; mortis en Salcburgo la 6-an de oktobro 1619) estis Princĉefepiskopo de Salcburgo inter 1612 kaj 1619.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sekvinte al la malvenko kaj aresto de sia kuzo Wolf Dietrich von Raitenau, la kanonikaro de la katedralo elektis lin kiel nova princo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo, en la 8-a de marto 1612. Li estis konsekrita kiel episkopo de Ehrenfried von Kuenburg (1573-1618)[1], Episkopo de Chiemsee, en la 7-a de oktobro 1612.
Kiel ĉefepiskopo, li ne estis marioneto en la manoj de Maksimiliano la 1-a, Elektisto de Bavario, kaj rifuzis partopreni en la Katolika Ligo. Tamen, li ne sukcesis konservi la Ĉefepiskopecon de Salcburgo ekster la Tridekjara Milito.
Li faris uzon el la arkitekto Vincenzo Scamozzi (1548-1616)[2] por la rekonstruo de la nova katedralo de Salzburgo, kies fondoŝtono okazis en 1614. Li ankaŭ komisiis al Santino Solari (1576-1646)[3] la konstruadon de Kastelo Hellbrunn inkluzivante ties famajn fontojn. Tiamaniere ke li estis fariĝis la plej elstara figuro en la disvastigado de la baroka arkitekturo en la nordo de la Alpoj. Pluse la Kniepaß-fortreso ĉe la limo de Pinzgau estiĝis en 1614 laŭ la volo de Markus Sittikus kaj planoj de Solari.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Marco Sittico Altemps (1533-1595)
- Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems (1530-1587)
- Wolf Dietrich von Raitenau (1559-1617)
- Princĉefepiskoplando Salcburgo