Miĥail Miŝustin
Aspekto
Miĥail Vladimiroviĉ MIŜUSTIN (ruse Михаил Владимирович Мишустин; n. la 3-an de marto 1966, Lobnja, Moskva provinco, RSFSR, Sovetunio) estas rusia politikisto kaj ekonomikisto, aktuala prezidanto de la registaro de Rusia Federacio ekde la 16-a de januaro 2020.
De 2010 ĝis 2020, li funkciis kiel estro de la Federacia Impostoservo de la Rusia Federacio. La 15-an de januaro 2020 okazis kompleta eksiĝo de la registaro, post kio la prezidanto Vladimir Putin proponis al li okupi tiun postenon.