Mobile (prononcata moŭ-BIL, per IFA-signoj [mɔʊ 'bi:l]) estas urbo de la usona subŝtatoAlabamo. Ĝi situas laŭ la marbordo de la Golfo de Meksiko kaj havas la ununuran marakvan havenon de la subŝtato. Laŭ la stato de la censo 2020 en la komunumo vivis 187 041 loĝantoj sur areo de 466,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km². La urba teritorio situas borde de samnoma rivero Mobile, kiu ĉi tie enfluas la ankaŭ samnoman "golfeton de Mobile". Ĉiuj tiuj toponimoj estas referencoj al la indiĝena tribo Mabila, kies anoj de pratempoj vivis en la regiono.