Saltu al enhavo

Nathan Bedford Forrest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathan Bedford Forrest
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1821 (1821-07-13)
en Chapel Hill
Morto 29-an de oktobro 1877 (1877-10-29) (56-jaraĝa)
en Memphis
Mortokialo Complications of diabetes mellitus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Columbia (en) Traduki
Tenesio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Nathan Bedford Forrest Boyhood Home • President's Island
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano William Montgomery Forrest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
army officer (en) Traduki
sklavokomercisto
politikisto
makleristo de nemoveblaĵoj Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nathan Bedford FORREST (13-an de julio 1821, apud Chapel Hill, Tennessee, Usono29-an de oktobro 1877, Memphis) estis generalo de la suda Konfederacio dum la usona enlanda milito (1861–1865). Lia taktiko estis la plej ofte citita eldiro de „Alvenu tie unua, kun plejmulto da soldatoj!”. Lian karieron ombras la masakro de Fort Pillow (12-an de aprilo 1864), kiam liaj soldatoj murdis 300 nigrulojn, post kiam Fort Pillow kapitulacis.

Forrest estis aŭtodidakto. Li komercis komence kun ĉevaloj, poste bovoj kaj sklavoj. Li riĉiĝis kiel posedanto de kotona plantegejo en Misisipio. Ĉe komenco de la milito, li elstaris kavalieran trupon kaj partoprenis kiel subkolonelo en defendo de Fort Donelson (aprilo de 1862). Li ne volis submeti la armilojn kaj sukcesis eskapi. Pro meritoj en la ŝiloh-a batalo (aprilo de 1864), li iĝis brigada generalo kaj elstare batalis eĉ dum la aŭtuna militiro.

Forrest – sekvante politikon de la Konfederacio – ordonis dum ŝturmatako kaj okupo de fortikaĵo Fort Pillow, ke oni ne militkaptu pliajn nigrulojn. Poste kongresa esplora komisiono konfirmis, ke oni masakris pli ol 300 nigrulojn, virinojn, virojn, infanojn.

Ĉe Brice's Cross Roads, en ŝtato Misisipio, li decide venkis (en junio de 1864) plinombran nordan taĉmenton kaj tutjare gvidis sukcesajn atakojn en ŝtatoj de Misisipio, Tennessee kaj Alabama. La militiro de Nashville estis por li fina, ĉar la nordo tronombra armeo venkis lian trupon. Kvankam li retiriĝis, sed lia tuta armeo kapitulacis en majo de 1865.

Post la milito, li agadis en la fervoja komerca branĉo. Li estis ĉefa organizanto de la Ku-Kluks-Klano kaj unua „granda magiisto”.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy