Saltu al enhavo

Nuits-Saint-Georges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nuits-Saint-Georges (stacidomo).
Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Francio Côte-d'Or
Arondismento Beaune
Kantono Nuits-Saint-Georges
Komunumaro Communauté de Communes du Pays de Nuits Saint Georges
INSEE kodo 21464 [+]
Poŝtkodo 21700
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Alain Cartron
(2014-2026)
Demografio
Loĝantaro 5 263  (2022) [+]
Loĝdenso 257 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 8′ N, 4° 57′ O (mapo)47.13754.9502777777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 4° 57′ O (mapo) [+]
Alto 224 m [+]
Areo 20,5 km² (2 050 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nuits-Saint-Georges (Côte-d'Or)
Nuits-Saint-Georges (Côte-d'Or)
DEC
Situo de Nuits-Saint-Georges
Nuits-Saint-Georges (Francio)
Nuits-Saint-Georges (Francio)
DEC
Situo de Nuits-Saint-Georges

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuits-Saint-Georges [+]
vdr

Nuits-Saint-Georges estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas la urbon Nuits-Saint-Georges kaj la vilaĝetojn Concoeur kaj Corboin. La rivero la Meuzin trafluas tra la urbo.

La aŭtovojo A31, la departementa ŝoseo D74 kaj la trajno komunikigas la urbon kun Beaune kaj Dijon.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
2 541 2 503 2 633 2 759 3 120 3 058 3 075 3 451 3 251
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
3 129 3 318 3 643 3 578 3 596 3 727 3 641 3 654 3 625
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
3 646 3 706 3 509 3 237 3 233 3 400 3 330 3 285 3 602
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010
3 970 4 330 5 063 5 459 5 569 5 573 5 320 5 618 5 600
2011 2012 2013 2017 - - - - -
5 557 5 566 5 572 5 481 - - - - -

Unuaranga sektoro

[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj kulturoj estas vinberujo kaj nigra ribo.

Duaranga sektoro

[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj industrioj estas metalurgio, kartono, presejo, manĝaĵa industrio.

Triaranga sektoro

[redakti | redakti fonton]

Estas lernejoj por knaboj kaj malsanulejo por maljunuloj.

Preĝejo Saint-Symphorien

La unuaj spuroj de homoj en la komunumo datiĝas de la Magdalenio en la loko Trou-léger. En la loko les Bolards[1], romana urbo estis. Tie estis interalie templo de Mitrao. La urbo prosperis ĝis ĝia tuta detruado en la komenco de la 5-a jarcento. Hodiaŭ eĉ ĝia nomo estas forgesita.

Mezepoke urbo estis menciita ekde la 10-a jarcento. En la jaro 1212, la duko Odo la 3-a donis al la suda parto de la urbo nomita Nuits-Aval rajton de komunumo. La preĝejo Saint-Symphorien estas konstruita dum la 13-a jarcento. Ekde 1362, la komunumo konstruis remparojn. La belfrido estas konstruita en 1610.

La 18-an de decembro 1870, batalo okazis tie inter la armeo de la generalo Camille Crémer kaj la generalo August von Werder kun la badena divizio de la generalo Adolf von Glümer.[2]

Esperanto vivo

[redakti | redakti fonton]
Loteria bileto de la 2-a federacia festo skribita esperante

La 21-an de junio 1908, tie la dua federacia festo de la "verda stelo" okazis. En 1909 la esperanta grupo deNuits organizis interŝanĝon inter du familioj. Dekkvarjara knabo de Nuits iris en Magdeburgo kaj dekkvarjara knabo de Magdeburo iris en Nuits[3]. La grupo de Nuits malfermis en 1911[4].

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,23 % de voĉoj) en 2004, ricevis 2 voĉojn (0,14 % de voĉoj) en 2009 kaj ricevis 3 voĉojn (0,20 % de voĉoj) en 2014.

Partneraj urboj [5]

[redakti | redakti fonton]

kaj ankaŭ


Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Alain Fauconnier, La Bataille de Nuits, 2012. Historia romano okazanta en 1870 ĉe Nuits.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Les Bolards france
  2. La bataille de Nuits de Xavier Humbel 1970
  3. (1909) “A travers la Bourgogne”, Burgonja Stelo (1), p. 16. 
  4. (1911) “Nouvelles des groupes”, Burgonja Stelo (5), p. 23. 
  5. Ĝemeleco[rompita ligilo] france

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy