Odora galio
Odora galio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Galium odoratum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Galium odoratum (L.) Scop. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Odora galio (Galium odoratum (L.) Scop.) apartenas al la familio Rubiacoj. Ĝi estas konata ankaŭ per alia nomo Asperula odorata L. (t.e. asperulo odora) antaŭ sanĝo en klasado.
Etimologio
La nomo venas el la odoro, kiun ĝi havas ĉefe kiam ĝi estas seka.
Priskribo
Temas pri herbo kun rampanta rizomo. La kvarangulaj tigoj estas rektaj kaj pli malpli inter 15 kaj 30 cm longaj. Ili portas verticilojn kun 6 ĝis 8 senharaj lancetformaj folioj. La 4-petalaj blankaj floroj havas bazan tubeton. Ili estas grupigitaj en cumoj. La florado okazas en majo/junio.
Medio
Odora galio troviĝas en foliarbaroj.
Uzo Oni rikoltas la planton dum ĝia florado.
Interna uzo: Ĝi entenas kumarinon. Pro tio ĝi havas antispasmajn kaj sedativajn ecojn. Ĝi ankaŭ estas uriniga kaj antisepsa. Ĝi estis uzata kontraŭ flebitoj. La interna uzo estas reguligita (eĉ nepermesata en kelkaj landoj) pro hepataj problemoj aǔ vertigoj okaze de malbona dozado (la sama molekulo rolas kiel ratveneno).
Ekstera uzo: La odora galio estas mildiga kaj vundokuraca. Infuzita kun cejanaj floroj (Centaurea cyanus) kaj folioj de plantago ĝi estas uzata kontraŭ konjunktivo. Dispremita ĝi kuracas vundojn kaj abscesojn.
Kuirarto: La planto estas uzata por aromigi kukojn kaj diversajn trinkaĵojn kun aǔ sen alkoholo (Maitrank t.e. majvino).