Saltu al enhavo

Oligarĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ok el la plej influaj rusaj oligarkoj: Roman Abramoviĉ, Oleg Deripaska, Alisher Usmanov, Vladimir Potanin, Mikhail Prokhorov, Gennady Timĉenko, Vagit Alekperov, Petr Aven, kaj Arkady Rotenberg (en marto 2022).

Komerca oligarko (Oligarĥo) estas tipe komerca magnato , kiu kontrolas sufiĉe da rimedoj por influi nacian politikon [1][2]. Komercestro povas esti konsiderita oligarko se la sekvaj kondiĉoj estas plenumitaj:

  1. uzas monopolismajn taktikojn por regi industrion;
  2. havas sufiĉan politikan potencon por antaŭenigi siajn proprajn interesojn;
  3. kontrolas plurajn entreprenojn, kiuj intense kunordigas siajn agadojn.

Pli ĝenerale, oligarko (el la antikva greka: ὀλίγος (oligos) = “malmultaj” kaj ἄρχειν (arĥein) = “regi”) estas “ano de oligarkio ; homo, kiu estas parto de grupeto, kiu havas potencon en ŝtato.”

Tiu termino estas ofte uzita en la okcidenta gazetaro por distingi rusajn komercajn oligarkojn de okcidentaj komercoligarkoj. Laŭ studo de ĵurnalisto Alan McLeod farita de la New York Times, CNN kaj Fox News, 98% de mencioj de landoj asociitaj kun oligarkoj estis rilataj al Rusio (la granda plimulto) aŭ landoj de la iama Sovetunio. Usonaj komercistoj tre malofte estis menciitaj kiel oligarkoj en la 150 artikoloj inkluditaj en la studo [3].

Pli ĝenerale, Oligarĥo (el oligarkio, "regado de kelkaj") rilatas, unuflanke, al subtenantoj de la oligarkio kaj, aliflanke, al tiuj, kiuj ekzercas regadon kun kelkaj aliaj, grandaj entreprenistoj, kiuj ankaŭ akiris politikan potencon super lando aŭ landoj koruptataj per aŭtokrateca regado kaj la ombra ekonomio [4][5]. Demokratiaj kaj konstituciaj transformprocezoj estas malhelpitaj [6].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • rusaj oligarkoj
  • ukrainaj oligarkoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Guriev (2005). “The role of oligarchs in Russian capitalism”, Journal of Economic Perspectives 19 (1), p. 131–150. doi:10.1257/0895330053147994. Alirita 2022-05-28.. 
  2. Chernenko (2018). “Capital structure and oligarch ownership”, Economic Change and Restructuring 52 (4), p. 383–411. doi:10.1007/S10644-018-9226-9. Alirita 2022-05-28.. 
  3. Russia Has 'Oligarchs,' the US Has 'Businessmen' (2019-09-14). Arkivita el la originalo je 2022-03-30. Alirita 2022-05-28 .
  4. Margareta Mommsen: Oligarchie und Autokratie: Das hybride politische System Russlands. Osteuropa 2010, S. 25–46.
  5. Tobias Kaiser: Oligarchen und Korruption – Brüssel fürchtet sich vor Bulgarien. Die Welt, 24. August 2021.
  6. vgl. Stanislav Splavnic, Hartmut Rank: Die verspätete Lustration in der Republik Moldau. Konrad-Adenauer-Stiftung, 22. Dezember 2020.
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy