Orientkaribia dolaro
Orientkaribia dolaro | |
---|---|
valuto • leĝa valuto • dolaro | |
Ŝtato: | Angvilo Antigvo kaj Barbudo |
Subdivido: | 100 cendoj (cents) |
Kodo laŭ ISO 4217: | XCD |
Mallongigo: | EC$ |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 2,7 XCD (fikse) |
La orientkaribia dolaro (EC$, angle East Caribbean Dollar) estas la valuto de la Orientkaribia valuta unio kaj sekve la oficiala valuto en ses sendependaj ŝtatoj kaj du britiaj transmaraj teritorioj en la monda regiono Karibio: Angvilo, Antigvo kaj Barbudo, Dominiko, Grenado, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio kaj Sankta Vincento kaj Grenadinoj.
La orientkaribia dolaro ekde la jaro 1976 estas fikse ligita al la usona dolaro je la kurzo de 1 USD = 2,70 XCD. Sekve la usona dolaro plejparte estas akceptata kiel dua kutima valuto en la landoj kaj teritorioj de la valuta unio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La orientkaribia dolaro estas la posteulo de la West Indies Dollar ("karibia dolaro"), kiu estis uzita en la mallongviva Westindian Federation ("karibia federacio") inter la jaroj 1959 kaj 1962. La centra banko respondeca pri ĝi angle nomiĝas Eastern Caribbean Central Bank, do "orientkaribia Centra Banko". Ĝi kreiĝis la 5-an de julio 1983 kiel posteulo de la antaŭa Eastern Caribbean Currency Authority ("Orientkaribia Valuta Aŭtoritatejo"). Sidejo de la centra banko estas la urbo Basseterre sur la insulo Sankta-Kito.
Monbiletoj
[redakti | redakti fonton]Cirkulas monbiletoj en valoroj de $2, $5, $10, $20, $50 kaj $100. Ĉiuj monbiletoj kaj ĉiuj moneroj havas portreton de la ŝtatestro, la brita reĝino Elizabeto la 2-a.
Moneroj
[redakti | redakti fonton]Cirkulas moneroj en valoroj de 5, 10 kaj 25 cendoj kaj de 1 dolaro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la Orientkaribia Centra Banko (Eastern Caribbean Central Bank)
- bildoj de la monbiletoj Arkivigite je 2010-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- bildoj de la moneroj Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
|