Popola heroo
Popola heroo aŭ nacia heroo estas tipo de heroo – reala, fikcia aŭ mitologia – kun siaj nomo, personeco kaj faroj konataj de la popola konscio de popolo, menciita ofte en popolkantoj, popolrakontoj kaj alia folkloro; kaj kun moderna apero en literaturo, arto kaj kino.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kvankam kelkaj popolherooj estas historiaj publikaj figuroj, multaj ne estas tio. Vivo de popolherooj estas ĝenerale fikciaj, kaj almenaŭ trajtoj kaj faroj estas ofte ege troigitaj. Foje la popolheroo startas kiel tre normala persono, sed transformiĝas en iu elstara pro apartaj okazaĵoj, foje reage al socia maljusteco aŭ al naturaj katastrofoj. Ekzemple kiel defendanto de popolanoj kontraŭ subpremado aŭ korupto fare de establita povostrukturo aŭ eĉ de fremda potenco. Membroj de tiu kategorio povas esti tiukadre iel eksterleĝuloj.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Reĝo Arturo
- Martín Fierro
- Che Guevara
- Ĝingis-Ĥano
- Joe Hill
- Robin Hood
- Spartako
- Vilhelmo Tell
- Viriato
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Johanino de Arko ĉevalrajde en ilustraĵo el manuskripto de 1505. Ŝi estas nacia heroo en Francio.
-
Giuseppe Garibaldi, unu el la patroj de la patrujo Italio
-
Davy Crockett, usona popolheroo
-
Mustafa Kemal Atatürk, Turka nacia heroo
-
Ned Kelly, aŭstralia popolheroo
-
Paul Revere, usona folkheroo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Seal, Graham. Encyclopedia of Folk Heroes. ABC-CLIO, 2001.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Folk hero en la angla Vikipedio.