Porte d'Italie
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Porte d'Italie (pariza metrostacio) kaj Porte d'Italie (Tramtransporto en Parizo). |
13 Arond. Porte d'Italie
| |||
---|---|---|---|
| |||
Porte d'Italie, aŭ "pordego de Italio" estis unu el la historiaj urbopordegoj, kiuj konsistigis la defendan remparon de la mezepoka urbo Parizo. Tie ankoraŭ en la 1840-aj jaroj sub la regado de la franca reĝo Ludoviko-Filipo kaj planite de la arkitekto Adolphe Thiers estis konstruita tiutempe moderna urbodefenda remparo, tra kiu nur eblis pasi per 69 pordegoj - la "pordego de Italio" estis unu el ili. Ĝi situis en la 13-a arondismento de Parizo, ĉe la suda rando de la teritorio kiu konsistigis la mezepokan urbon, kaj en la 19-a ĝis 21-a jarcentoj iĝis parto de kontinua metropola urbega konstruado, tio signifas ke oni neniel plu povus vivi signon de urba rando aŭ limo. Tamen la urbegaj konstruaĵoj tuj sude de la kvartalo, kiuj "ekster la limoj de la historia urba remparo", ankoraŭ nun formale ne apartenas al la urbo Parizo, sed al la franca departemento Val-de-Marne en la Pariza Regiono. Pri la eksa pordego, kiu malkonstruiĝis inter la unua kaj dua mondmilitoj, ĉar ĝi ĝenis la pluan disvastigon de la metropolo, nun precipe memorigas la samnomaj stacioj de la tramtransporto en Parizo kaj de la pariza metroo. Tie nuntempe situas la enirejo al la ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento. En distanco de 400 metroj oriente situis la rempara pordego Porte de Choisy, kaj en distanco de 1200 metroj okcidente la rempara pordego Porte de Gentilly (meze de tiuj du pordegoj ĉe la loko Poterne des Peupliers, "gardoposteno de la poploj", ankoraŭ eblis en- kaj eliri la urbon).
La "pordego de Italio" cetere havas sian nomon pro tio ke tie komenciĝis kaj daŭre komenciĝas la nacia vojo 7 (route nationale 7, RN7), aŭtovojo inter Parizo kaj Italio.
Transportoj
[redakti | redakti fonton]- Porte d'Italie
- Porte d'Italie
- RATP 47 131 184 185 186
- N15 N22 N139