Provinco Batken
Provinco Batken | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | |||
region of Kyrgyzstan [+] | |||
Lando | Kirgizio | ||
Koordinatoj | 41° N, 71° O (mapo)40.7570.75Koordinatoj: 41° N, 71° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Batken | ||
- koordinatoj | 41° N, 71° O (mapo)40.7570.75Koordinatoj: 41° N, 71° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 16 995 km² (1 699 500 ha) [+] | ||
Areo | 16 995 km² (1 699 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 400 400 [+] (2005) | ||
Denseco | 23,56 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | KG-B | ||
Provinco Batken | |||
Vikimedia Komunejo: Batken Region [+] | |||
La provinco Batken (aŭ regiono respektive oblasto Batken, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Баткен областы ["Batken oblasti"], ruse Баткенская область [Batkenskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 16 995 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 428 800 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Batken. La provinco najbaras (laŭ horloĝa direkto) norde, okcidente kaj sude al Taĝikio, oriente al la kirgizia provinco Oŝ kaj nordoriente al Uzbekio.
Laŭ la lastaj censoj, iom pli ol kvarono de la loĝantaro vivas en la kvar urboj de la provinco kaj la sekvaj iom malpli ol tri kvaronoj en la malurbaj regionoj inter tiuj centroj. Laŭ la stato de 1999, proksimume 74 procentaĵoj de la loĝantaro etne estis kirgizoj, 14 procentaĵoj uzbekoj kaj 7 procentaĵoj taĝikoj, krome 2 procentaĵoj da rusoj, 1 procentaĵo da tataroj kaj triona procentaĵo turkoj.
La provinco estis kreita en oktobro 1999, el la plej okcidenta parto de la provinco Oŝ. Tiu paŝo estis kaŭzita parte responde al la aktivcoj de la Islama Movado por Uzbekio (IMU), kiu baziĝas en Taĝikio. En 1999 ili forkaptis grupon da japanaj geologoj kaj en 2000 plurajn usonajn montgrimpistojn. En tiuj du jaroj, 49 kirzigiaj soldatoj estis mortigitaj. Ekde tiam (ĝis la stato de somero 2010) ne estis signifaj teroraj eventoj, escepte de atako al taĝikia limgardejo en majo 2006, kiu probable kaŭziĝis per neleĝa drogotrafiko kaj ne per politike motivigita terorismo.
Divido de la provinco
[redakti | redakti fonton]La provinco dividiĝas en tri distriktojn:
distrikto | ĉefurbo | situo |
---|---|---|
distrikto Kadamĝaj | Pülgön | oriento |
distrikto Batken | Batken | centro |
distrikto Lejlek | Isfana | okcidento |
Estas kvar urboj en la provinco: krom la ĉefurbo Batken la urboj Isfana, Kizil-Kija kaj Suljukta. Krome estas kvin urbotipaj loĝlokoj - Ĉauvaj, Ĥaidarkan, Sovjetskij, Kadamĝaj kaj Vostoĉnij.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- provincaj informoj en la retejo welcome.kg (ruse) Arkivigite je 2015-05-21 per la retarkivo Wayback Machine