Saltu al enhavo

Ralf Törngren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralf Johan Gustaf Törngren
Persona informo
Ralf Törngren
Naskiĝo 1-a de marto 1899
en Oulu
Morto 16-a de majo 1961
en Turku
Etno svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Åbo Akademi Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sveda Popola Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ralf Johan Gustaf Törngren, plej ofte nomata simple Ralf Törngren (naskiĝis la 1-an de marto 1899, mortis la 16-an de majo 1961) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 5-a de majo 1954 ĝis la 20-a de oktobro 1954.

Li de 1922 ĝis 1927 studis ekonomikon en la svedlingva universitato Åbo Akademi de Turku kaj post sia doktoriĝo, de 1927 ĝis 1936 estis docento pri nacia ekonomio en la komerca altlernejo de tiu universitato. De 1931 ĝis 1948 li samtempe estis kasisto de la akademia fondaĵo kaj membris en la direktoraro de la komerca altlernejo, kaj de 1958 ĝis sia morto estis rektoro de ĝi.

De la jaro 1936 ĝis sia morto li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la Svedan Popolan Partion de Finnlando, kies prezidanto li estis inter la jaroj 1945 kaj 1955. De la jaro 1944 ĝis sia morto li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy