Saltu al enhavo

Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation
internacia organizaĵo
sports website (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1994 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Sporta Futbala Statistika Fondaĵo (angle Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation, akronime RSSSF) estas privata organizaĵo kiu kolektas futbaldatenojn. Ĝi celas krei datumarkivon kiel eble plej kompletan kaj haveblan en la Interreto bazitan sur minimume formatitaj tekstdokumentoj [1].

Ĝi komenciĝis en januaro 1994 fare de tri membroj de la Rec.sport.soccer Usenet novaĵgrupo kun la adreso alt.rec.sport.soccer : Lars Aarhus, Kent Hedlundh kaj Karel Stokkermans. Ĝi unue estis konata kiel la North European Rec.Sport.Soccer Statistics Foundation, sed la geografia restrikto estis ĉesigita kiam membroj de pli da landoj aliĝis. Ĉiu, kiu volas kaj kapablas kontribui pliajn datumojn, precipe en areoj, kiuj ankoraŭ ne estis adekvate kovritaj, povas fariĝi membro. Pri akcepto decidas "estraro" konsistanta el 3 ĝis 5 membroj.

La RSSSF nun havas membrojn kaj dungitojn el la tuta mondo kaj kreiĝis ses sekcioj, kiuj ĉefe kolektas datumojn de la ligoj kaj naciaj teamoj de la respektivaj landoj. Tiuj projektoj kovras piedpilkon en Albanio, Brazilo, Danio, Egiptio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Urugvajo kaj Venezuelo, kvankam nur la brazilaj kaj norvegaj derivaĵoj aliĝas al la strikta tekstformato de la origina RSSSF kaj ne ĉiuj el ili sukcese reproduktas ĝian enhavkvaliton. La arkivoj de tiuj sekcioj estas kreitaj en la angla aŭ la respektiva nacia lingvo [2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Witzig, Richard. (2006) The Global Art of Soccer. New Orleans: CusiBoy Publishing, p. 418. ISBN 0-977-66880-0.
  2. Rec.sport.soccer Player of the Year Award. RSSSF. Arkivita el la originalo je 5 July 2022. Alirita 29 June 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy