Saltu al enhavo

Shrek (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shrek
movbilda filmo
Originala titolo Shrek
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5 jul. 2001, 22 apr. 2001, 18 maj. 2001, 2001
Ĝenro fantasta filmo, film based on book, amikopara filmo, fantasta komedio, aventura filmo, fabelfilmo
Reĝisoro(j) Andrew Adamson • Vicky Jenson
Produktisto(j) Jeffrey Katzenberg • Aron Warner • John H. Williams • Steven Spielberg
Scenaro Ted Elliott • Terry Rossio • Joe Stillman • Roger S. H. Schulman • William Steig • Chris Miller • Cody Cameron • Conrad Vernon
Loko de rakonto DuLoc
Muziko de John Powell • Harry Gregson-Williams
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao DreamWorks 
Pacific Data Images 
DreamWorks Animation
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo
IMDb
vdr

Shrek [Ŝrek] estas perkomputile farita animacia filmo laŭ motivoj de fabela libro Shrek!, kiun en la jaro 1990 verkis William Steig. La filmo estiĝis en studio "DreamWorks Animation" frunte kun reĝisoro Andrew Adamson en la jaro 2001. En la sama jaro ĝi gajnis kiel entute unua filmo la Oscar-premion en kategorio "plej bona tutvespera animacia filmo".

Ĝi estas la unua filmo de la Shrek-serio.

Ŝreko (Shrek) estas malafabla kaj malica ogro, kiu vivas sole sed kontente en sia izolita marĉo, timigante lokajn vilaĝanojn. Iun tagon, multaj fabelaj estaĵoj ekaperas en la marĉo. Ili diras al Ŝreko, ke ili estis ekziligitaj el ilia lando, Duloko (Duloc), de la registo, Sinjoro Farkvado (Lord Farquaad). Ŝreko decidas iri renkonti Farkvadon persone, sed li ne scias la vojon, do li akceptas, ke la multparolanta Azeno (Donkey), unu el la ekziligitaj estaĵoj, gvidi lin.

En Duloko, Farkvado konsentas redoni al Ŝreko sian kvietan marĉon sen invadantoj se la ogro kompletigas taskon por li. La tasko konsistas en savi la Princinon Fionon (Princess Fiona) el la plej alta turo de fortiko gardita de terura drako kaj alporti ŝin al Duloko. Farkvado planas edziĝi kun Fiona por fariĝi vera reĝo. Ŝreko akceptas la proponon kaj iras kun Azeno al la fortiko.

Ĉe la fortiko, Ŝreko kaj Azeno savas Fionon nekutime. Azeno ankaŭ malkovras, ke la "terura drako" estas efektive afabla drakino kaj enamiĝas kun ŝi. En la vojaĝo de la tri reen al Duloko, Ŝreko kaj Fiono enamiĝas. Tamen, pro iu misaŭdita parolo inter Fiono kaj Azeno pri la ĉiutaga transformo de Fiona en ogrino, Ŝreko havas kverelon kun Fiono.

Dum la nupto de Farkvado kaj Fiono, Ŝreko invadas la preĝejon kaj protestas, ke li amas Fionon. La drakino mortigas kaj manĝas Farkvadon antaŭ la geedzoj Ŝreko kaj Fiono, en sia ogrina formo, kisas.

Rolantaro

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy