Sociala asekuro
Aspekto
Sociala asekuro estas sistemo por protekti civitanojn kontraŭ diversaj riskoj. Kutime ĝi estas financata de - plej ofte devigaj - kotizoj de civitanoj aŭ de iliaj dungantoj.
La bazaj branĉoj de sociala asekuro estas:
- Asekuro kontraŭ maljuneco (pensia asekuro, ofte inkluzivanta pension al invalidoj, vidvoj kaj orfoj)
- Asekuro kontraŭ malsano
- Asekuro kontraŭ senlaboreco
- Asekuro kontraŭ akcidento
Krome en kelkaj ŝtatoj (ekz. Germanio kaj Aŭstrio) ekzistas deviga asekuro kontraŭ flegadbezono.