Sofía Margarita VERGARA naskiĝis la 10-an de julio1972(nun 1972-07-10) en Barankilo, estas kolumbi-usona aktorino kaj manekeno. Vergara alvenis al eminenteco pro du televidspektakloj por Hispanlingva televidreto Univisión en la malfruaj 1990-aj jaroj. Ŝia unua rimarkinda intertempa tasko en la angla estis en la filmo Chasing Papi (2003). Poste, ŝi aperis en aliaj filmoj, inkluzive de Four Brothers (2005) kaj Tyler Perry's Meet the Browns (2008) kaj Madea Goes to Jail (2009), ricevante ALMA Award nomumon por ĉi-lasta. La sukceso de Vergara en televido donis al ŝi rolojn en filmoj Smurfo (2011), New Year's Eve (2011), Happy Feet Two (2011), The Three Stooges (2012), Escape from Planet Earth (2013), Machete Kills (2013), Chef (2014) kaj Hot Pursuit (2015). En 2012, 2013 kaj 2016, ŝi estis la plej bone pagata aktorino en la usona televido.[1]
Vergara ĉefrolas en la ABC serio Modern Family kiel Gloria Delgado-Pritchett, por kiu ŝi estis nomumita por kvar Premioj Ora Globo, kvar Premioj Emmy kaj sep Screen Actors Guild Awards. En 2014 ŝi estis vicigita kiel la 32-a plej potenca virino en la mondo fare de Forbes.[2]