Strakonice estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 22 522 loĝantoj (2024). Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, en Sudbohemia regiono, ĉe kunfluejo de riveroj Otava kaj Volyňka. Ĝi famas precipe pro sia burgo kaj sia sakfajfista tradicio.
La unua mencio pri Strakonice aperas komence de la 13-a jarcento, kiam tie en 1220-1235 estis konstruita burgo. Ĝi estiĝis urbeto en 1300 - konsistigis ĝin
la tn. Suba (aŭ Malpli granda) urbo kun laŭlonga placo, situanta sub la burgo sur la insulo en Otava, kaj sekve ankaŭ Supra urbo sur la maldekstra bordo de la rivero, kies centro same estis laŭlonga placo. Strakonice akiris urbajn rajtojn en la jaro 1367, ekde la jaro 1402 posedis ĝin johanitoj, kiuj donis al ĝi multajn privilegiojn. Ekonomia prospero en la 16-a jarcento estis interrompita de la tridekjara milito, dum kiu la urbo estis sufiĉe damaĝita. La nova ondo de ekonomia evoluo venis en la 18-a jarcento. En la jaro 1649 estis fondita bierfarejo (ĝis hodiaŭ funkcianta), disvastiĝis hejma trikproduktado (ŝtrumpoj, ĉapoj), kies tradicio estas daŭrigata ĝis nuntempo. En la jaro 1812 komencis labori la unua fezfarejo, ĉirkaŭ la jaro 1900 oni jam eksportis 400 000 dekduojn da fezoj plejparte ĝis Turkio, Hindio, Arabio kaj Egipto. En la jaro 1919 estis fondita fabriko por bicikloj kaj motorcikloj, fabrikanta nun konsistaĵojn por aŭtomobilindustrio.
La plej grava memorindaĵo de la urbo estas areo de la Burgo de Strakonice - ekde 1995nacia kultura memorindaĵo. La burgo estis fondita komence de la 13-a jarcento de la elstara nobela familio Bavor, en 1243 parte donacita al Ordeno de johanitoj (kavaliroj de Malto). La nekutima kunligo de nobela kaj eklezia sidejoj estas ĝia ĉefxa specifa trajto. En la suda parto de la areo troviĝas monaĥejo kun preĝejo de Sankta Prokop, konstruita laŭ la stilo de la preĝejo de Sankta Jakobo en Regensburgo. La burgo sukcese eltenis sieĝadon de husanoj, sed dum la tridekjara milito ĝi estis dufoje konkerita kaj difektita. En ĝia ĝenerala aspekto interplektiĝas pluraj arkitekturaj stiloj, ekde frugotika ĝis rokoka. Nuntempa sidejo de kelkaj kulturaj institucioj - Muzeo de Meza regiono de Otava kun belvida gotika turo Rumpál , kastela galerio, ekspoziciejo en Kapitula salonego, biblioteko de Šmidinger kaj baza artlernejo. Por esperantistoj ĝojiga informo estas, ke en la muzeo haveblas ekde septembro 2007 kompleta ĉiĉerona teksto en Esperanto!
renesanca preĝejo de Sankta Margarito el 1583, konstruita de flandra arkitekto V. Vogarelli - valora konstruaĵo kun gotikaj elementoj kaj belega reta stela volvaĵo
preĝejo de Sankta Prokop en la burga areo - origine romanika, kun barokaj kaj rokokaj elementoj kaj baroka interno, kun surmuraj pentraĵoj el 1340
domoj n-ro 44 kaj 45 – t.n. "Papdomoj" - apartenintaj al arkitekto Papež (ĉeĥlingve "Papo"), kun ŝildoj memorigantaj pri stilo de tipa sudbohemia kamparana baroko
memortabulo sur la naskiĝdomo de Josef Skupa (n-ro 140, eksgastejo "U Švehlů")
granda sakfajfilo, simbolo de la urbo - sur la rondĉirkaŭirejo ĉe Fezko, kreita de inĝ. Pavel Pavel
12-tuna betona kopio de la statuo moai, surbaze de kies sukcesaj transporteksperimentoj en 1982 estis inĝ. Pavel Pavel invitita de Thor Heyerdahl por partopreni en 1986 la ekspedicion en Paskinsulo
Stonehenge – repliko de la pordego de la mondfama pratempa sanktejo, kreita de inĝ. Pavel Pavel, kiu pere de ĝi elprovis sian teorion pri konstruado de Stonehenge en Anglio
instrupado en Podskalí - 3,5 km longa promenvojo kun 14 informtabuloj (la itinero kondukas laŭlonge de de Otava, preter la bierfarejo, Granda roko, vejro, insulo, kastela ĝardeno ĝis la burgo)
Pavel Pavel (1957-) esploristo, vojaĝisto kaj transportanto de nekutimaj pezaj objektoj, mondfamiĝis precipe kiel "iriginto" de la misteraj statuoj moai sur Paskinsulo
DOLEŽALOVÁ, Jiřina: Mezi Lužnicí a Otavou. Praha : Regia, 2004. 205 s. il. ISBN 80-86367-37-1
DYK, Jan: Strakonice. Průvodce městem a okolím. Strakonice : Odbor klubu československých turistů, 1924. 48 p.., fot.
FIBICH, Ondřej: Maltézský řád na Strakonicku. Strakonice : Fibich, 2004. 24 p. il.
FIBICH, Ondřej: Židé na Strakonicku. Strakonice : s.n., 2001. 20 p., il.
KOBLASA, Pavel: Panská sídla jižních Čech : 433 hradů,zámků a tvrzí. České Budějovice : Veduta, 2003. 213 p. , bild., bibl. ISBN 80-903040-5-2
REŽNÝ, Josef: Mezinárodní dudácké festivaly Strakonice : k jubilejnímu 15. ročníku roku 2002 vydalo město Strakonice. Strakonice : Město Strakonice, 2002. 71 p. : il., tab. ISBN 80-238-9210-X
STRAKONICE na pohlednicích.Fotoarkivo de Julie Chadimová k.a.. Strakonice : Město Strakonice, 2007. [20] koloraj bildkartoj.
STRAKONICE - vlastivědný sborník. 3 volumoj. Strakonice : Město Strakonice, 2002. ISBN 80-238-7889-1
ŠMÍD, Zdeněk: Otava : putování po řece. Praha ; Litomyšl : Paseka, 2005. 354 p., bild. ISBN 80-7185-742-4
TOUFAR, Pavel: Od Blatné k Otavě : legendy, báje, příběhy, záhady, magie a otazníky : Bělčice, Blatná, Rabí, Prácheň, Horažďovice, Strakonice, Sedlice, Otava a okolí. Benešov : Start, 2006. 431 p. : map. , fot., il., bibl. ISBN 80-86231-38-0
TYLA, Václav: Strakonice s okolím na starých pohlednicích . Strakonice : Filatelie Panda, 2005. 63 p., il.
STRAKONICE: město = town = stadt. Strakonice : Město Strakonice, 2000. [12] s. : il., mp. (ĉeĥe, germane, angle)
STRAKONICE-město a okolí = Strakonice-town and surroundings = Strakonice-die Stadt unh ihre Umgebung. Strakonice : Město Strakonice, 2002. [32] p. , il.
STRAKONICKO srdce Pootaví. Fot. J. Sádl, teksto J. Sichinger. – 2-a eld. Praha : ČTK Pressfoto, 1989. Nepaĝ., fot., fremdlingv.
STRAKONICKÝ hrad. Teksto J. Olejník, M. Špecián, fot. S. Pravda. Strakonice : Muzeum středního Pootaví, 1983. [8] p. il., pl. Ruse, germane, angle