Sufragana diocezo
En la teritoria organizo de la Katolika Eklezio[1], sufragana diocezo estas diocezo (aŭ, pli malofte, ĉefdiocezo) gvidata de sufragana episkopo kaj ligita al metropolita seĝo siavice gvidita de ĉefepiskopo.
La etimologio de la termino estas necerta: laŭ iuj ĝi devenas el la fakto ke, en la provinca koncilio, estrata de metropolito, apartenis al la episkopoj la ius suffragii (votorajto); dum laŭ alia interpreto la suffragium estis, male, la partopreno en la komuna preĝado.
La episkopo de sufragana seĝo dekomence ne disponis pri dioceza teritorio ekstere de la urbaj limoj kaj dependis de metropolita ĉefepiskopo.
Pasinte, tiu ligo kuntrenis ankaŭ kanonajn devojn; nun, post la Dua Vatikana Koncilio, la rilato inter la diocezoj sufraganaj kaj tiuj metropolitaj estas precipe formala, kvazaŭ atestaĵo pri la historia ligo kiu unuigis iliajn diversajn episkopajn seĝojn.
La kodo de kanona juro asignas, tamen, iujn limigitajn funkciojn:[2]
- vigili pri la kredo kaj la eklezia disciplino, kaj informi la roman pontifikon pri la misuzoj;
- efektivigi, kun la konsento de la Apostola Seĝo, la kanonan viziton kaze ke la episkopo de la sufragana diocezo pri tio ne zorgus;
- nomumi la administranton de la episkopa katedro fariĝinta vaka, se post 8 tagoj ankoraŭ ne estas oficiale provizite.
La kanono 463 eksplicite ekskludas ke la metropolito posedas aliajn povojn sur la sufragana diocezo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiu instituto troviĝas ankaŭ en la Kopta Ortodoksa Eklezio.
- ↑ Kodo de Kanona juro, kan. 436, par. 1.