Sydney Pollack
Sydney POLLACK (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Lafayette, Indiana, Usono; mortis la 26-an de majo 2008[1] en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sydney Pollack naskiĝis en juda familio elmigrinta el Rusio al Usono. Lia kariero ekis komence de la 1960-aj jaroj kiel televida aktoro kaj reĝisoro. En kina filmo li aktoris unue en 1962 en la militfilmo War Hunt kune kun Robert Redford. De tiam ambaŭ amikiĝis kaj Redford estis ĉefrolulo en multaj el la filmoj, kiujn Pollack reĝisoris.
Oni taksis Pollack unu el la plej inteligentaj kaj de la aktoroj ŝatataj reĝisoroj. Liaj filmoj estas el diversaj ĝenroj. Trifoje oni nomumis lin por la Oskar-premio, kiun li ricevis en 1986 por Out of Africa kiel plej bona reĝisoro. Pollack estis ne nur reĝisoro, sed ankaŭ produktoro kaj aktoro.
Sydney Pollack edziĝis en 1958 al la aktorino Claire Griswold, kun kiu li havis tri infanojn.
Matene de la 26-a de majo 2008 Pollack mortis, 73-jara, en sia hejmo pro kancero.
Filmoj (kiel reĝisoro)
[redakti | redakti fonton]- 1965 - The Slender Thread – kun Sidney Poitier, Anne Bancroft kaj Telly Savalas
- 1966 - This Property Is Condemned – kun Natalie Wood, Robert Redford kaj Charles Bronson
- 1968 - The Scalphunters – vesterno kun Burt Lancaster, Shelley Winters kaj Telly Savalas
- 1969 - Castle Keep – kun Burt Lancaster
- 1969 - They Shoot Horses, Don't They? – kun Jane Fonda
- 1972 - Jeremiah Johnson – kun Robert Redford
- 1973 - The Way We Were – kun Barbra Streisand kaj Robert Redford
- 1975 - The Yakuza – kun Robert Mitchum
- 1975 - The Three Days of the Condor – kun Robert Redford, Faye Dunaway, Cliff Robertson kaj Max von Sydow
- 1977 - Bobby Deerfield – kun Al Pacino
- 1979 - The Electric Horseman – kun Robert Redford kaj Jane Fonda
- 1981 - Absence of Malice – kun Paul Newman kaj Sally Field
- 1982 - Tootsie – kun Dustin Hoffman kaj Jessica Lange
- 1985 - Out of Africa – kun Robert Redford, Meryl Streep kaj Klaus Maria Brandauer; helpreĝisoro Meja Mwangi
- 1990 - Havanna – kun Robert Redford, Lena Olin kaj Alan Arkin
- 1993 - The Firm – kun Tom Cruise, Jeanne Tripplehorn kaj Gene Hackman
- 1995 - Sabrina – kun Harrison Ford kaj Julia Ormond
- 1999 - Random Hearts – kun Harrison Ford kaj Kristin Scott Thomas
- 2005 - The Interpreter – kun Nicole Kidman kaj Sean Penn
- 2005 - Sketches of Frank Gehry – dokumentario pri la arkitekto Frank Gehry
Filmoj (kiel aktoro)
[redakti | redakti fonton]- 1962 - War Hunt – reĝisoro: Denis Sanders
- 1982 - Tootsie – kiel George Fields
- 1992 - The Player – reĝisoro: Robert Altman - kiel Dick Mellon
- 1992 - Husbands and wifes – reĝisoro: Woody Allen – kiel Jack
- 1998 - A Civil Action – reĝisoro: Steven Zaillian – kiel Al Eustis
- 1999 - Eyes Wide Shut – reĝisoro: Stanley Kubrick – kiel Victor Ziegler
- 1999 - Random Hearts – reĝisoro: li mem - kiel Carl Broman
- 2002 - Changing Lanes – reĝisoro: Roger Michell – kiel Stephen Delano
- 2005 - The Interpreter
- 2007 - The Sopranos – reĝisoro: Alan Taylor – kiel Warren Feldman
- 2007 - Michael Clayton
- 2008 - Made of Honor
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 1966 – Premio Emmy pro la reĝisorado de epizodo el la televidserio Bob Hope presents the Chrysler Theatre
- 1970 – Oskara nomumo por la plejbona reĝisorado en They Shoot Horses, Don't They?
- 1983 – Oskara nomumo por la plejbona reĝisorado en Tootsie kaj kiel produktoro por la plej bona filmo
- 1986 – Berlinale Kamera
- 1986 – Oskar-premio pro la plej bona filmo kaj la plej bona reĝisorado de Out of Africa
- 2002 – Honora Leopardo pro lia vivoverko ĉe la internacia filmfestivalo de Locarno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de Sydney Pollack ĉe "WHO'S WHO"
- Biografio de Sydney Pollack ĉe NNDB
- Intervjuo de Sydney Pollack kun Mariam Schaghaghi por "spiegel.de"
- Filmografio de Sydney Pollack ĉe "yahoo.com" Arkivigite je 2005-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anonco de lia morto. Arkivita el la originalo je 2008-10-20. Alirita 2008-05-27 .