Telekinezo
Telekinezo (el la greka : "Tele" - for, kaj "Kinezo" - movado) estas fako en parapsikologio kiu traktas la mensan influon sur la konduto de la materio, kaj kutime rilatas al la kapablo movi objektojn de malproksime, sen tuŝi ilin, t.e. nek tiri nek puŝi kun la korpo. La moderna esprimo en parapsikologio por telekinezo estas psikokinezo (aŭ PK mallonge).
Laŭ la klasika difino, tiu kiu posedis telekinezan kapablon kapablas movi objektojn per la potenco de sia penso sole. En la lastaj jaroj ankaŭ malproksima efiko al biologiaj sistemoj (homoj, bestoj, plantoj kaj ĉeloj) estis inkluzivita en la difino de la termino. La persono kun la telekineza kapablo povas ŝajne kaŭzi ŝanĝon, pozitivan aŭ negativan, sur la sistemo pri kiu li ekzercas sian kapablon. Ekzemple, persono kun telekineza kapablo povas ŝajne influi la sentojn de alia persono koncentriĝante nur sur la ago mem de ŝanĝigo.
Malgraŭ multaj asertoj, la ekzisto de telekinezo neniam estis science pruvita, kaj la kampo estas konsiderita pseŭdo-scienco. Multaj el la ŝajnaj telekinezaj efikoj povas esti faritaj per konvenciaj rimedoj, kiel ekzemple magiistaj riskagoj. En bone organizitaj sciencaj testoj, asertoj pri telekinezo malsukcesis. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Telepatio
- Homa magnetismo
- Supersensa percepto