Tenesia Ŝtata Universitato
Tenesia Ŝtata Universitato aŭ Ŝtata Universitato de Tenesio (angle Tennessee State University, foje ankaŭ Tennessee State, Tenn State aŭ akronime TSU) estas publika universitato situanta en Naŝvilo, Tenesio. Fondita en 1912, ĝi estas la nura historie nigrula universitato en Tenesio [1]. Tennessee State University ofertas 41 bakalaŭrojn, 23 magistrojn, kaj ok doktorecon [2][3].
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato estis nomita la Tenesia Agrikultura kaj Industria Universitato por Nigruloj en 1912. Ĝi malfermiĝis la 16-an de januaro 1913 [4].
En 1941, la Tenesia Plenkunsido direktis la Estraron de Eduko ĝisdatigi la instruan programon de la kolegio. Tri jaroj poste, la unuaj magistroj estis aljuĝitaj kaj en 1946 la kolegio estis plene akreditita fare de la Suda Unuiĝo de Kolegioj kaj Lernejoj [5].
Signifa vastiĝo okazis dum la prezidanteco de Walter S. Davis inter 1943 kaj 1968, inkluzive de la konstruado de "70 procentoj de la instalaĵoj de la lernejo" kaj la establado de la diplomiĝintfakultato kaj kvar aliaj [6]. En 1968, la kolegio ŝanĝiĝis al sia nuna nomo [7].
Nuntempe, la universitato estas dividita en ok altlernejojn kaj spertis konstantan kreskon ekde ĝia komenco. Ĝi restas la nura publika universitato en Naŝvilo, kaj ĝia sanscienco-programo estas la plej granda en la ŝtato kaj unu el la plej grandaj en la lando [8][9][10].
Por plia legado
[redakti | redakti fonton]- Lovett, Bobby L. A Touch of Greatness: A History of Tennessee State University (Mercer University Press, 2012) 340 pp.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Member-Schools. Thurgood Marshall College Fund. Alirita December 8, 2019 .
- ↑ Undergraduate Programs. Tennessee State University (2014). Alirita December 8, 2019 .
- ↑ Tennessee State University - Graduate Degrees and Programs. College Tuition Compare (2019). Alirita December 8, 2019 .
- ↑ Tennessee State University. Tennessee Historical Society and the University of Tennessee Press. Arkivita el la originalo je May 3, 2012. Alirita August 24, 2016 .
- ↑ Tennessee State University (1912- ) - The Black Past: Remembered and Reclaimed (January 5, 2010).
- ↑ "Black History Month: Walter Davis helped build TSU while president", The Tennessean, February 11, 2015.
- ↑ Tennessee State University (1912- ) - The Black Past: Remembered and Reclaimed (January 5, 2010).
- ↑ Tennessee State University outlines spending plans for $250M from state (January 16, 2023).
- ↑ $250M goes to TSU for infrastructure projects, none used to add on-campus housing (January 17, 2023).
- ↑ . Academic Programs.