Ube (Jamaguĉi)
Ube | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Jamaguĉi | ||||
Koordinatoj | 33° 57′ N, 131° 15′ O (mapo)33.951583333333131.24672222222Koordinatoj: 33° 57′ N, 131° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 286,65 km² (28 665 ha) [+] | ||||
Areo | 286,65 km² (28 665 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 162 873 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Vikimedia Komunejo: Ube, Yamaguchi [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ube (japane 宇部市) estas urbego en Gubernio Jamaguĉi, en regiono Ĉugokuo, en Japanio sur sudokcidento de ĉefinsulo Honŝu.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2023 Ube havis populacion de 159 256
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ube situas sur ebenaĵo kaj montetoj laŭ rivero formante dense loĝitan areon. Ŝimonoseki troviĝas 28, gubernia sidejo Jamaguĉi 34, Kitakjuŝu 41, Fukuoka 86, Hiroŝimo 122, Pusano 240, ĉefurbo Tokio 784 kilometrojn laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ube estis loĝita jam ekde la konata japana historio. Ĝi estis konata pro karbonminado. La vilaĝo Ube estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1921. Pluraj fuzioj okazis al Ube ekde 1931 en diversaj etapoj. Intertempe en 1945 la urbo estis bombardita, la plej granda centra parto estis detruita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ube havas tre industriigitan ekonomion centritan sur peza industrio kaj kemiaĵoj. Pli frue la historia okupiĝo estis produktado de rizoj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Ube 2 universitatoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ube estas ligata al la japana fervoja kaj aŭtovoja retoj, eĉ flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ube situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1527 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, iomete inter marto-septembro pli ofte pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ube diskonigas sin kiel "urbo de verdaĵoj, floroj, kaj skulptaĵoj". Aliaj vidindaĵoj estas preĝejoj kaj festivaloj.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstralio, Novsudkimrio, Novkastelo ekde 1980
- Ĉinio, Ŝandongo, Vejhaj ekde 1992
- Hispanio, Castelló ekde 2019