Saltu al enhavo

Ulrich Matthias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrich Matthias

(en 2015)
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1966 (1966-06-07) (58-jaraĝa)
en Bad Pyrmont
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Nan Matthias-Wang (2001–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo esperantisto (1986–)
verkisto
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ulrich MATTHIAS (naskiĝis la 7-an de junio 1966 en Bad Pyrmont) estas germana esperantisto.

Li lernis Esperanton en Heidelberg en 1986 kaj estas aŭtoro de Esperanta beletro, inkluzive de la originala romano Fajron sentas mi interne (1990), kaj de kursoj kaj informiloj pri Esperanto en la germana. Li doktoriĝis pri matematiko en 1994 ĉe la Universitato de Heidelberg per disertacio pri grafoteorio (ekspertizistoj: Albrecht Brandis kaj Béla Bollobás). De 1996 li laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden. Li konatiĝis kun sia ĉina edzino Nan Matthias-Wang en la IJK 2000 en Honkongo kaj havas kun ŝi du infanojn.

Ulrich Matthias en 2003

En 1999 aperis lia germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche", kiu celas disvastigi Esperanton kiel komunikilon en la kristana(j) eklezio(j). Ĝi intertempe aperis en 7 alilingvaj versioj:

Vortaro esperanta por germanlingvanoj, kun D. Weidmann, 2008

En 2008 li gvidis la redaktadon de la vortaro Kleines Wörterbuch Deutsch - Esperanto Esperanto - Deutsch surbaze de la Weltsprachenwörterbuch de Dietrich M. Weidmann. La dudirekta vortaro kun entute ĉ. 30 000 kapvortoj aperis ĉe Marix Verlag en 4 000 ekzempleroj kaj elĉerpiĝis ĉe la eldonejo en 2017.

Matthias estas dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino.

Li estis vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto (EDE-Germanio) de 2008 ĝis 2010 kaj kandidatis en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la tria loko de ties tutlanda listo. Post tiuj ĉi balotoj, li iniciatis la fondon de la tutmonda esperantista partio UNU MONDO. La 5-an de septembro 2010, li elektiĝis trezoristo de la germana sekcio de UNU MONDO (Eine-Welt-Partei e.V.). La 23-an de junio 2013, li elektiĝis pinta kandidato de UNU MONDO en la Eŭropaj balotoj 2014 en Germanio. Lige kun la malaktiviĝo de UNU MONDO kaj ties germana sekcio, li ĉesigis sian politikan agadon ĉirkaŭ la jaro 2019.

Li estas estrarano de la FAME-fondaĵo (de 2015) kaj de la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI, de 2020).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Ulrich Matthias » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy