Saltu al enhavo

Universitato Concordia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Concordia University
university in Quebec (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
moto Concordia salus
(bonfarto kaj harmonio)
Informoj
fondodato 24-a de aŭgusto 1974
speco publika
Situo
Geografia situo 45° 29′ 49″ N, 73° 34′ 41″ U (mapo)45.496944444444-73.578055555556Koordinatoj: 45° 29′ 49″ N, 73° 34′ 41″ U (mapo)
lando Kanado
urbo Montrealo,  Kanado
Estraro
prezidanto Alan Shepard
Nombroj
nombro de studentoj 45 963 (2010-2011)
nombro de kunlaborantoj 7 106
el tio profesoroj 1 958
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Concordia University (Kebeko)
Concordia University (Kebeko)
DEC
Concordia University (Montrealo)
Concordia University (Montrealo)
DEC
Map
Concordia University
vdr

Universitato Concordia (angle Concordia University, france Université Concordia) situas en Montrealo, provinco de Kebekio, Kanado. Ĝi estas unu el la du universitatoj de tiu urbo kies ĉefa instru-lingvo estas la angla (la alia estas Universitato McGill).

La universitato disponas pri du sidejoj en la urbo: la kampuso Sir George Williams, en la centro, apud la metrostacio Guy-Concordia, kaj la kampuso Loyola, en la kvartalo Notre-Dame-de-Grâce, ĉirkaŭ 6 kilometrojn okcidente.

La universitato estas, fakte, la rezulto de kunfando kompletigita en 1974 inter la universitato Sir George Williams, kaj la universitato Loyola, ĉi lasta administrata fare de la jezuita kongregacio.

Akademiaj Studoj

[redakti | redakti fonton]

Studentoj eniras la universitaton en septembro, aŭ, en kelkaj kazoj, en januaro aŭ majo. Bakalaŭraj diplomoj kutime postulas tri aŭ kvar jarojn da studado plentempa, magistraj diplomoj postulas de unu jaro kaj duono al tri jaroj, kaj doktora diplomo postulas almenaŭ kvar jarojn. Certifikatoj kaj aliaj licencoj kutime postulas ne pli ol unu jaron kaj duonon por fini.

La universitato Concordia havas pli ol 285 studprogramojn bakalaŭrajn kiuj dividiĝas en kvar fakultatojn. La fakultatoj estas la Fakultato de Artoj kaj Scienco, la Fakultato de Inĝenierarto kaj Komputeko, la Fakultato de Belarto kaj la Fakultato de Komerco John Molson.

La Lernejo de Postbakalaŭraj Studoj ofertas ĉirkaŭ 70 programojn kaj servojn kiuj rezultas en magistraj kaj doktoraj diplomoj kaj certifikatoj por profesiuloj kiuj volas plibonigi siajn scion kaj lertecon.

La Fakultato de Flankaj Studoj ofertas programojn kaj servojn kiuj desegniĝas por helpi al la studentoj ĉeesti ĉe la universitato kaj sukcesi je iliaj studoj.

La Instituto por Kooperativa Edukado administras pli ol 35 bakalaŭrajn kaj magistrajn programojn en alternativanta kooperativa formato de laboro-studo. La programoj kooperativaj ebligas al la studentoj riĉigi ilian lernadon per partoprenado en karier-koncernaj plentempaj, pagataj  laborperiodoj de 12-17 horoj po ĉiu semajno. Depende de la fako kaj la ĉefstudo, kooperativaj studentoj kutime diplomiĝos kun minimumo de 12 monatoj de akademie koncerna sperto. Ankaŭ ekzistas opcioj por Industria Sperto kaj Profesia Sperto en certaj fakoj kiuj ebligas al studentoj partopreni en nur-sumera laborperiodo. Concordia estas membro de la Kanada Asocio por Kooperativa Edukado (KAPKE).

Elektitaj instruistoj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj

[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy