Saltu al enhavo

Usuzan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usuzan
aktiva vulkano
Alteco

733 m

Geografia situo 42° 33′ N, 140° 50′ O (mapo)42.543375140.83896944444Koordinatoj: 42° 33′ N, 140° 50′ O (mapo) f4
Usuzan (Japanio)
Usuzan (Japanio)
DEC
Situo de Usuzan
Map
Usuzan
vdr

UsuzanUsu-zan (japane 有珠山 signifante "Monto Usu") estas aktiva stratovulkano en Shikotsu-Toya Nacia Parko, en Hokkaidō, Japanio. Ĝi estas erupciinta kvar fojojn ekde 1900: en 1910 (kiu kreis Meiji-shinzan), en 1944–45 (kiu kreis Shōwa-shinzan), la 7-an de Aŭgusto 1977 kaj la 31-an de Marto 2000. Norde situas Tojako aŭ Lago Toya (Tōya-ko). Usuzan formiĝis sur la suda rando de la kaldero kiu entenas la lagon.

Usuzan kaj Shōwa-shinzan estas gravaj turismaj vidindaĵojn en Shikotsu-Toya Nacia Parko. Aertelfero sur Usuzan prenas vizitantojn al platformoj pretervidantaj Shōwa-shinzan. La 2008-a kunveno de G8 okazis apud Usuzan ĉe Lago Tojako.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy