Saltu al enhavo

Vilĉek-lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Vilĉek-lando
insulo
Akvejo Arkta oceano
Insularo Lando de Francisko Jozefo
Geografia situo 80° 35′ N, 60° 30′ O (mapo)80.58333333333360.5606Koordinatoj: 80° 35′ N, 60° 30′ O (mapo) f1
Vilĉek-lando (Arkta oceano)
Vilĉek-lando (Arkta oceano)
DEC

Map

Longo 57 kmf2
Larĝo 47 kmf3
Areo 2 203,3 km² f4
Plej alta loko (Wüllerstorfberge)
606 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Situo de la Vilĉek-lando en lando Francisko Jozefo.
Situo de la Vilĉek-lando en lando Francisko Jozefo.
vdr

La Vilĉek-landoVilĉek-insulo (ruse Земля Вильчека) estas unu el la plej grandaj insuloj de la Lando Francisko Jozefo, en Rusio, en la Glacia maro, proksime al la Norda poluso.

La Vilĉek-insulo estas la dua plej granda insulo de la insularo, ĝin kovras preskaŭ tute glacio – glaĉero – , krom du etajn areojn en la okcidenta parto de la insulo. Ĝia plej alta punkto estas 606 m. Inter ĝi kaj la Zichy-insulo situas la Aŭstria kanalo.

La insulo estis nomumita post la grafo Johann Nepomuk Wilczek de la Aŭstra-hungara monarĥio. La grafo estis la plej granda financa apoganto de la aŭstra-hungara nord-polusa ekspedicio.

Krom la Vilĉek-insulo ekzistas similnoma Vilĉek-insulo, kiu situas sudokcidente de la Salm-insulo.

Parto de la insulo estas la Geller-kabo, kie plenumis la vintron de 1899 du membroj de la Welle-ekspedicio, atendante kunulojn el la Norda Poluso.

Malgrandaj insuloj ĉe la Vilĉek-lando

[redakti | redakti fonton]
  • 9 km sude situas la Klagenfurt-insulo (Остров Клагенфурт).
  • Ĉe la orientaj bordoj situas la Gorbunov-insuloj (Острова Горбунова), nomita post la rusa Grigorij Gorbunov.
  • 1,5 km sudoriente situas la insuletoj:
    • Derevjannij-insulo (Остров Деревянный).
    • Davis-insulo (Остров Дауэс), post John King Davis
    • Ostrov Tillo (Остров Тилло), post la ukraina mapisto Aleksej Tillo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy