Niccolò Paganini

(Alidirektita el Niccolo Paganini)

Niccolò PAGANINI (n. 27-an de oktobro 1782, Ĝenovo, Italio – m. 27-an de majo 1840, Nizza, Francio) estis itala komponisto, la plej grava violonartisto de la 19-a jarcento. Lia virtuoza ludo kaŭzis revolucion en la violonludo.

Niccolò Paganini
itala violonisto kaj komponisto
itala violonisto kaj komponisto
Persona informo
Naskiĝo 27-a de oktobro 1782
en Ĝenovo, Italio
Morto 27-a de majo 1840
en Nizza, Francio
Tombo Villetta Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Ĝenova Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Niccolò Paganini
Familio
Edz(in)o
Infano Achille Paganini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Nicolò Samuele Paganini (en) Traduki (nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko
aldviolonisto
gitaristo
violin virtuos (en) Traduki
violonisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Dudek Kvar Kapriĉoj por Violono
Violin Concerto No. 1
Violin Concerto n 2 of Niccolò Paganini
Violin Concerto No. 3
Violin Concerto No. 4
Violin Concerto No. 5
vdr

Komence instruis al li la violonludon lia patro, poste la loka violonisto Servetto kaj la renoma Giacomo Costa, pli poste li studis ĉe Alessandro Rolla kaj Gaspare Ghiretti en Parma.

Li aperis antaŭ publiko en 1793, en 1797 (kun akompano de lia patro)faris koncertan rondvojaĝon en Lombardio. Li akiris pli kaj pli da famo per la publikaj prezentoj kaj baldaŭ li ekvivis apartan, sendependan vivon, li iĝis fervora kartludisto kaj trafis lin romantikaj amaferoj. Unufoje, li donis sian violonon kiel garantiaĵon pro la kartludaj ŝuldoj, al li pruntis franca komercisto Guarneri-violonon por la koncerto, sed post kiam li aŭdis la ludon, li donacis la violonon.

Li verkis inter 1801 kaj 1807 por soloviolono 24 Capriccio [kapriĉojn(?)] . Tiam verkis li du seriojn de la ses violon-gitaraj sonatoj. Li aperis en 1805 kiel violonartisto en Italio, li iĝis kortega dirigento en la Princlando Piombino, danke al Elisa Bonaparte Baciocchi, fratino de Napoleon. Li konatiĝis en 1815 kun dancistino Antonia Bianchi, kun kiu li havis longan amrilaton.

Paganini en 1828 koncertis en Vieno, en 1831 en Parizo kaj Londono. Li faris en 1832 koncertan rondvojaĝon en Anglio kaj Skotlando, kiu alportis por li riĉecon. Li setlis en 1833 en Parizo kaj komisiis Hector Berlioz verki simfonion (Harold en Italie), sed li ne ludis tion, ĉar trovis ne defia. Post kiam bankrotis lia kasino, li translokiĝis en 1839 al Marseille, poste al Nice.

Lia romantika, ekstrema personeco, liaj aventuroj donis bazon por legendoj pri li. Liatempe kalkulis historietoj, ke li estas amiko de la diablo, ke oni enprizonigis lin en prizonon. Pro lia misfamo, la eklezio ne permesis – dum kvin jaroj – entombigi lin en sanktigitan grundon. Oni opiniis lin avara, sed fakte li apogis per 20.000 frankoj Berlioz-on, en kiu li rimarkis kapablulon.

Sondosieroj

redakti
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy