29-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de oktobro estas la 302-a tago de la jaro (la 303-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 63 tagoj restas.
Je la 29-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- -539: Ciro la Granda konkeris Babilonon, enkorpigante Nov-Babilonan Imperion kaj igante la Aĥemenidan Imperion la plej granda en tiama mondo
- 969: Bizanca Imperio okupis Antioĥion
- 1187: Papaj dokumentoj: papo Gregorio la 8-a eldonis buleon Audita tremendi, en kiu li alvokis al la 3-a krucmilito
- 1281: Dua batalo de Homs: armeo de sultano Qalawun venkis la mongolan de Ilĥanlando asociitan kun kristanoj
- 1390: Parizo: unua proceso pri sorĉaĵoj
- 1525: Marteno Lutero en Wittenberg celebris unuan meson en la germana lingvo
- 1591: Pontifikeco: Inocento la 9-a iĝis papo
- 1611: Triumfa eniro en Varsovion de la pola militisto Stanisław Żółkiewski, venkinto en la batalo de Kluŝino, kun militkaptita rusa caro Bazilo la 4-a Ŝujskij kaj liaj fratoj
- 1618: En Londono estis senkapigita velisto kaj verkisto Walter Raleigh, kortegano kaj favorito de Elizabeto la 1-a
- 1665: Portugala kolonia imperio: reĝaj taĉmentoj de Kongo estis frakasitaj en la batalo de Mbwila (Angolo) kun portugalaj koloniistoj
- 1675: Germana tutfakulo Leibniz uzis matematikan signon por integrala kalkulo
- 1682: William Penn alvenis al Pensilvanio
- 1787: Prago: en Nacia Teatro okazis premiero de la itala komika opero La punita voluptulo aŭ Don Giovanni, bazita sur Don Juan
- 1810: Nacia Biblioteko de Brazilo fondita
- 1840: Marŝalo Soult la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1848: Ŝtormaj manifestacioj okazas en Brno por subteno de la Viena Revolucio
- 1863: Internacia Ruĝa Kruco fondiĝis - 18 landoj dum konferenco en Ĝenevo (Svislando) kreis Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Varsovio rusoj ekzekutis 4 ribelantojn; malvenko de ribelantaj en la batalo de Świdno (distrikto Węgrowski)
- 1888: Apud Ĥarkivo eksplodis bombo sub trajno, en kiu veturis rusia imperiestro Aleksandro la 3-a — 21 personoj pereis, la imperiestro kaj liaj familianoj ne estis damaĝitaj
- 1888: En Konstantinopolo 9 eŭropaj ŝtatoj subskribis konvencion garantiantan liberan uzon de la Sueza Kanalo
- 1894: Princo Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst iĝis regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de la Reĝlando Prusio
- 1909: Pollando: Tatra Volontula Montara savoservo estis fondita
- Unua Mondmilito
- 1914: Apud Mołotków (Ivano-Frankivska provinco) okazis unu el la plej sangaj bataloj de Polaj Legioj kontraŭ rusa armeo; germanaj ŝipoj navigataj sub turka ŝipflago SMS Goeben kaj SMS Breslau atakis rusajn marhavenojn en Odesa, Sebastopolo kaj Teodozio - celo de germanoj estis enigo de Turkio (atingita) — la Otomana Imperio aliĝis al Centraj Potencoj; proceso de atencintoj en Sarajevo finiĝis (oni verdiktis pri dekkelkaj personoj kune kun Gavrilo Princip)
- 1915: Aristide Briand la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1918:
- Kroata Asembleo decidis rompi ĉiujn ŝtat-jurajn ligojn por forlasi aŭstro-hungaran monarkion; oni proklamis efemeran Reĝlandon de serboj, kroatoj kaj slovenoj;
- Sovetunio: estis fondita junulara komunista organizaĵo Komsomolo;
- Reĝo Karolo la 1-a nomumis grafon János Hadik ĉefministro de Hungario - la posteno li tenis dum tri tagoj;
- poŝtoficejo de ĉeĥaj skoltoj ekfunkciis en Prago, certigante fidindan dissendon de informoj ene de la urbo
- 1917: Germano Max Heiser publikigis aron da ludprincipoj pri manpilkado
- 1923: Granda Nacia Asembleo de Turkio kunsidanta en nova ĉefurbo Ankara proklamis Respublikon Turkio - unua prezidento iĝis Mustafa Kemal Atatürk kaj unua ĉefministro İsmet İnönü
- 1925: Dua Pola Respubliko: en Tombejo de la Defendintoj de Lvovo oni elektis sennoman kadavron, kiu estis enterigita en la Tombon de Nekonata Soldato en Varsovio
- 1930: Dispono de la pola prezidento Ignacy Mościcki pri establo de Sendependec-Kruco kaj Sendependec-Medalo por personoj, kiuj kontribuis al renaskiĝo de la pola ŝtato
- 1933: Filo de estinta diktatoro de Hispanio José Antonio Primo de Rivera fondis faŝistan partion Hispana Falango
- 1937: Granda Teroro: en Minsko 100-160 homoj de kulturo, literaturo, edukado kaj ŝtata aparato de Belorusa SSR estis kondamnitaj de NKVD-trioj kaj pafmortigitaj en Kurapati
- Dua Mondmilito
- 1939: Militkrimo: kvazaŭarmea germana organizo Selbstschutz pafekzekutis publike en Grudziądz 10 polojn; en Coëtquidan (Morbihan) aperis semajnrevuo "Polska Walcząca. Żołnierz polski na obczyźnie" (Pollando Batalanta. Pola soldato eksterlande) sub redakto de Tymon Terlecki - eldonata laŭvice en Parizo kaj Londono; Soveta okupado de Pollando: dekreto de la Prezidiumo de la Supera Soveto de Sovetunio pri atribuo de soveta civitaneco al polaj civitanoj, kiuj en la tagoj 1-a kaj 2-a de novembro 1939 troviĝos sur la enkorpigitaj de Sovetunio polaj Orientaj Limregionoj
- 1940: En juĝa proceso de sovetaj regopovoj en Lvovo kontraŭ la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj oni verdiktis 10 mortpunojn kaj unu enprizonigon por dek jaroj; Jugoslavio: anonco de neŭtraleco en la greka-itala konflikto kun samtempa preparo al operaco ekregi Tesalonikon antaŭ italoj; unua taga operaco de Itala Aera Korpuso: 15 bombaviadiloj sub protekto de 73 ĉasaviadiloj atakis Ramsgaton
- 1941: En Supra Silezio oni ordonis germanigi polajn nomojn, enskribitajn en la unuan kaj duan naciecan liston; Holokaŭsto: dum "Granda Kampanjo" en Kovno la 28-an aŭ 29-an de oktobro germanoj murdis pli ol 9 mil judojn, en tio duonon da infanoj; Nigra Maro: krozŝipo "Ruĝa Kaŭkazo" transportis 8-an Brigadon de Mara Infanterio de Novorossijsk al Sebastopolo (de 29-a ĝis 30-a de oktobro)
- 1942: Militkrimoj: Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Kozienicki 20 personojn pro likvido de konfidenculoj kaj atako al ŝparkaso en Puławy; germana polico pafmortigis kelkdekon da personoj en apudvarsovia arbaro kaj 15 virojn en Sochaczew, venĝe pro mortigo de policano de pola nacieco; Varsovia geto: plenumante verdikton de Juda Batal-Organizaĵo estis mortigita en sia loĝejo Jakub Lejkin, vickomandanto de Juda Ordo-Servo en la geto, aparte brutala dum deportadoj; Orienta Fronto: nokte de la 28-a/29-a de oktobro okazis atakoj de la soveta 8-a Aviada Armeo al 13 germanaj aerodromoj situintaj direkte al Stalingrado - oni faris pli ol 500 aviadilflugojn; Heinrich Himmler konsentis por ke enprizonigitoj en koncentrejoj ricevu de familioj kaj konatoj nutraĵ-pakaĵojn, kio povus plilongigi ilian laborkapablon
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis en Krakovo 42 enprizonigitojn kaj en Częstochowa 18 personojn; de minejo "Max" apud Siemianowice Śląskie fuĝis 10 sovetaj militkaptitoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de la Pola Enlanda Armeo eksplodigis pumpilejon en Siedlce, kaj alia en distrikto Leżajsk frakasis germanan deponejon de municio - oni forprenis 10 ĉevalveturilojn de la municio; tritaga germana operaco „Memel”, en la arbaroj de Suchedniów kontraŭ taĉmentoj de subleŭtenanto Jan Piwnik, finiĝis per malvenko de germanoj
- 1944: Militkrimoj: germanaj soldatoj kaj SS-anoj dum ekstermo de pola vilaĝo Lgota pafmortigis 8 personojn pro kaŝo de partizanoj kaj bruligis 44 domojn; Pola Rezistomovado: en batalo de Chotcza (distrikto Lipski) grupo de partizanoj de Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj trairis germanajn poziciojn kun grandaj perdoj kaj aliĝis al taĉmentoj de Popola Pola Soldataro; Okcidenta Fronto: Unua Divizio de pola generalo Stanisław Maczek per rapida atako liberigis kaj savis nederlandan urbon Breda sen damaĝo al la loĝantoj kaj arkitekturo; brita 2-a Armea Korpuso tute ekregis Zuid-Beveland (Zelando); Orienta Fronto: en Hungario armitaj fortoj de 4-a kaj 2-a Ukrainaj Frontoj ligiĝis - la 2-a komencis atakon direkte al Budapeŝto; Brita Stabejo pri planado pritaksis optimisman kaj pesimisman prognozon pri fino de la milito, kiu daŭros ĝis la 31-a de januaro aŭ 15-an de majo 1945
- 1945: Al Pollando revenis de Francio du mil polaj soldatoj batalantaj dum la milito en la franca rezista movado kaj polaj taĉmentoj de la Unua Franca Armeo
- 1945: En Parizo franca filozofo Jean-Paul Sartre okazigis prelegon Ekzistadismo estas humanismo
- 1945: En Usono aperis unuaj globkrajonoj, eksponitaj por vendo
- 1945: En Surabajo sur Javo brita ĝendarmaro pripafis indonezianojn volantaj okupi forlasitan de japanoj arsenalon, kio kaŭzis stratbatalojn en kiuj kelkcent personoj pereis kaj kelkaj miloj vundiĝis
- 1947: En Bukareŝto okazis proceso de la gvidantoj de Nacia-Kamparana Partio, gvidata de Iuliu Maniu
- 1948: Arabo-israela milito: Defend-Fortoj de Israelo okupis araban vilaĝon Safsaf, apud Safed, masakrinte ne malpli ol 52 palestinanojn
- 1950: Gustavo la 6-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio
- 1952: Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: en Pinsk sovetaj regopovoj eksplodigis sinagogon, tiutempe la plej malnovan en teritorio de la eksa Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1955: Eksplodo, verŝajne kaŭzita de mara mino el la Dua mondmilito, detruis sovetian ŝipon en la haveno de Sebastopolo, pereis 608 homoj
- 1956: Sueza krizo komenciĝis - Israelaj Defendaj Fortoj okupis la duoninsulon Sinajo kaj Gazaan Sektoron, rapide atingante Suezan Kanalon
- 1956: Havenurbo Tanĝero revenis al Maroko
- 1956: IBM kreis unuan diskaparaton (5 megabajtoj)
- 1957: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis la tria registaro de Konrad Adenauer
- 1959: En unua numero de la franca revuo "Pilote" aperis komikso kun aventuroj de Asteriks, desegnita de Albert Uderzo kaj verkita de René Goscinny
- 1961: Sirio retiriĝis de la Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1969: Unua elektronika mesaĝo - la vorto "ensaluto" (uzantnomo, pasvorto) - estas sendita de ARPANET-reto de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso al SRI International
- 1972: En Slovakio estis konsekrita grekokatolika Katedralo Sankta Kruco
- 1976: Erich Honecker iĝis ĉefgvidanto de la Germana Demokratia Respubliko
- 1980: Vojevodia Juĝejo en Varsovio reĵetis proponon registri Sendependan Aŭtonomecan Sindikaton de Individuaj Kamparanoj „Vilaĝa Solidareco” - la refuto unuigis dispartitajn organizaĵojn de kamparana movado, kiuj akceptis komunan statuton kaj komencis striki
- 1988: Registaro de Pola Popola Respubliko kun Mieczysław Rakowski decidas likvidi la Ŝipfarejon de Gdańsk - la lulilon de "Solidareco"
- 1989: Belorusa SSR: en Kurapati okazis manifestacio memore al viktimoj de amasaj Stalin-reprezalioj de belorusoj kaj poloj — laŭ Norman Davies tie pereis pli ol 250 000 homoj
- 1992: Esplor-Centro pri Genocido kaj Rezisto-Movado en Litovio fondiĝis
- 1996: Prago: monumento al humanisto verkanta en la rutena lingvo Francysk Skaryna estis starigita en Hradčany, kaj Nacia Biblioteko situita en konstruaĵo Clementinum
- 1998: Post 36 jaroj usona kosmonaŭto kaj politikisto John Glenn en kosmopramo Discovery la duan fojon kosmoflugis partoprenante mision STS-95, iĝante en la aĝo de 77 jaroj la plej maljuna homo en la kosmo
- 1999: Oriso-ciklono detruis parton de la subŝtato Oriso, proksime al Bhubanesvar, sur la orienta marbordo de Barato, kaj kaŭzis morton de pli ol 10 000 homoj
- 2004: Romo: gvidantoj de 25 membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj Rumanio, Bulgario, Kroatio kaj Turkio subskribis Eŭropan Konstitucion
- 2004: Norodom Sihamoni kroniĝis kiel reĝo de Kamboĝo sekvante sian rezignintan patron Norodom Sianuk
- 2005: Terorismo: 61 personoj pereis en bombaj atencoj en Nov-Delhio
- 2006: Luiz Inácio Lula da Silva la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Brazilo
- 2006: Georgi Parvanov la duan fojon gajnis prezidentajn balotojn en Bulgario
- 2008: Diego Armando Maradona iĝis trejnisto de la argentina nacia teamo de futbalo
- 2013: En Istanbulo oni malfermis fervojan tunelon Marmaray sub la markolo Bosporo
- 2015: Bidhya Devi Bhandari iĝis prezidentino de Nepalo
- 2015: Ĉinio anoncis forigon de unuinfana politiko permesante al familioj havi du infanojn
- 2016: Centrodekstra Sendependecpartio gajnis antaŭtempajn parlamentajn balotojn en Islando
- 2019: En Moskvo apud Lubjanka dum 12 horoj Memorial legas nomojn de pafekzekutitoj el inter 1 200 000 homoj - viktimoj de stalinismo dum la dua mondmilito
- 1913: Brazilo: enkkonduko de leĝo permesanta sendevigan instruadon de Esperanto en oficialaj lernejoj de la urbo Rio-de-Ĵanejro
Naskiĝoj
- 1504: Sin Saimdang, korea pentristino, skribadartistino, poetino (m. 1551)
- 1507: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo, guberniestro de Nederlando (m. 1582)
- 1560: Kristiano la 1-a (Saksio), germana princo-elektisto, filo de Aŭgusto (Saksio) (m. 1591)
- 1688: Amalia Pachelbel, germana pentristino kaj kuprogravuristino, filino de Johann Pachelbel (m. 1723)
- 1733: Gottfried van Swieten, nederlanda diplomato, mecenato de aŭstraj komponistoj (m. 1803)
- 1740: James Boswell, skota verkisto priskribinta vivon de sia amiko Samuel Johnson (m. 1795)
- 1753: Charlotte Stuart, angla nobelino, filino de Charles Edward Stuart (m. 1789)
- 1761: August Batsch, germana botanikisto, profesoro pri naturhistorio (m. 1802)
- 1784: August von Hedemann, prusa kavaleria generalo (m. 1859)
- 1790: Adolph Diesterweg, germana pedagogo populariganta sekularecon (m. 1866)
- 1815: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, kodisto de la slovaka lingvo, filozofo (m. 1856)
- 1816: Fernando la 2-a, reĝo de Portugalio, konata kiel la artista reĝo (m. 1885
- 1833: Alois Thalmayr, aŭstra komercisto kaj politikisto (m. 1891)
- 1837: Miklós Papp, hungara ĵurnalisto, historiisto, tradukisto (m. 1880)
- 1839: Imre Steindl, hungara arkitekto kaj profesoro, konstruinto de la Budapeŝta Parlamentejo (m. 1902)
- 1854: Theodor Ilgen, germana arĥivisto
- 1866: Carl Gustav Witt, germana astronomo kaj stenografo, profesoro de Humboldt-Universitato en Berlino (m. 1946)
- 1873: Guillermo Valencia, kolombia poeto kaj politikisto (m. 1943)
- 1875: Maria de Rumanio, reĝino de Rumanio, edzino de Ferdinando la 1-a, adeptino de Bahaa Kredo (m. 1938)
- 1875: Carl Melville, germana skulptisto kaj medaldezajnisto (m. 1957)
- 1879: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato de Vajmara Respubliko kaj de la komencoj de Nazia Germanio (m. 1969)
- 1882: Jean Giraudoux, franca verkisto de inter-du-milita epoko (m. 1944)
- 1884: Claudius Colas, franca oficisto, redaktoro de "Espero Katolika", organizanto de la Kongresoj de Katolikoj-Esperantistoj, kreinto de esperantido (m. 1914)
- 1887: János Scheffler, rumania hungara romkatolika episkopo (m. 1952)
- 1887: Robert Müller, aŭstra verkisto kaj eldonisto, pacisto, sinmortiginto (m. 1924)
- 1891: Fanny Brice, usona kantistino kaj komediistino (m. 1951)
- 1897: Joseph Goebbels, germana ministro de propagando en Nazia Germanio, aŭtoro de la slogano Unu popolo, unu regno, unu gvidanto, estrarano de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, militkrimulo, sinmortiginto (m. 1945)
- 1897: Jakobo Ŝapiro, pola ĵurnalisto, literaturisto, kreinto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko, verkanta por "Literatura Mondo", "Esperanto Triumfonta", "The Esperanto-Monthly", "Progreso", ludinta en opereto Ho, tiuj fremduloj!, aŭtoro de la Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano, murdita (m. 1941)
- 1899: Pál Gulyás, hungara poeto de Debrecen (m. 1944)
- 1901: Auguste Broise, franca inĝeniero kaj direktoro de la Sekcio pri Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto kaj de Terminologia Centro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta, kunlaboranto de Plena Ilustrita Vortaro (m. 1974)
- 1906: Ella Bátori R., rumanihungara verkistino (?)
- 1906: Attila Juhász, rumanihungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1965)
- 1910: Kálmán Sértő, hungara poeto, verkisto (m. 1941)
- 1915: Samu Benedekffi, rumania hungara pastro, poeto (m. 2014)
- 1917: Eddie Constantine, usona aktoro kaj kantisto aganta en Francio, Germanio kaj Afriko (m. 1993)
- 1920: Baruj Benacerraf, usona Nobelpremiita imunologo (m. 2011)
- 1921: János Kovács, rumania hungara literaturkritikisto (m. 1997)
- 1924: Zbigniew Herbert, pola poeto, verkisto, tradukisto de la franca poezio, aŭtoro de radiodramoj kaj eseisto, kontraŭbatalanta marksisman bolŝevismon kaj postmodernisman novmarksismon, enestanta en Nova Esperanta krestomatio (m. 1998)
- 1924: Danielle Mitterrand, unua damo de Francio (m. 2011)
- 1925: Zoot Sims, usona saksofona ĵazmuzikisto (m. 1985)
- 1926: Lya Rosescu, rumana kostumdizajnistino (m. 1999)
- 1930: Niki de Saint Phalle, franca pentristino kaj skulptistino, edzino de Jean Tinguely (m. 2002)
- 1930: Omara Portuondo, kuba kantistino, konata de la filmo Buena Vista Social Club
- 1931: Péter Mag, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2012)
- 1938: Ellen Johnson-Sirleaf, prezidentino de Liberio, Nobelpremiita
- 1939: Horst Chmela, aŭstra kantisto
- 1941: Péter Pál Kerekes, rumania hungara fotisto, montgrimpanto
- 1947: Richard Dreyfuss, usona aktoro, konata de la adoleskula komedio Amerika Grafitio
- 1950: Abdullah Gül, prezidento de Turkio, vicprezidanto de la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo
- 1951: Zsuzsa Csiszár, hungara instruistino de la rusa lingvo kaj Esperanto en bazlernejo kaj mezlernejo, patrino de Denaskaj Esperanto-parolantoj, edzino de Ernő Csiszár (m. 2002)
- 1952: Oleg Zakirov, majoro de KGB, publicisto kunlaborinta kun Gennadij Ĵavoronkov pri la masakro de Katin, esploristo de krimoj de stalinismo, pola civitano (m. 2017)
- 1958: Stefan Dennis, aŭstralia aktoro kaj kantisto
- 1959: John Magufuli, prezidento de Tanzanio, membro de la Partio de Revolucio (m. 2021)
- 1960: Agim Çeku, albana politikisto, ĉefministro de Kosovo
- 1970: Edwin van der Sar, nederlanda futbalisto
- 1971: Winona Ryder, usona aktorino, laŭreatino de la Premio Ora Globo
- 1981: Amanda Beard, usona plurfoja olimpikistino en sporta naĝado
Mortoj
- 1589: Petrus Codicillus, ĉeĥa verkisto kaj astronomo
- 1590: Dirck Volkertszoon Coornhert, nederlanda renesanca artisto, teologo, filozofo, poeto, muzikisto (n. 1522)
- 1618: Walter Raleigh, angla verkisto kaj esploristo, ekzekutita (n. 1552 aŭ 1554)
- 1666: James Shirley, angla dramisto, aŭtoro de ĉ. 40 komedioj kaj tragikomedioj (n. 1596)
- 1675: Andreas Hammerschmidt, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1611 aŭ 1612)
- 1783: Jean le Rond d'Alembert, franca matematikisto, filozofo, enciklopediisto, esploristo de diferencialaj ekvacioj kaj partaj derivaĵoj (n. 1717)
- 1829: Maria Anna Mozart, aŭstra klavicenistino kaj pianistino, fratino de Wolfgang Amadeus Mozart (n. 1751)
- 1873: Johano, reĝo de Saksio, tradukisto (n. 1801)
- 1877: Nathan Bedford Forrest, usona generalo, gvidanto de Ku-Kluks-Klano (n. 1821)
- 1878: August Theodor von Grimm, germana pedagogo, verkisto, muzikisto (n. 1805)
- 1901: Leon Czolgosz, usona ŝtallaboristo, anarkiisto murdinta usonan prezidenton William McKinley, ekzekutita (n. 1873)
- 1905: Hermann Kunz, germana militverkisto kaj regimentestro (n. 1847)
- 1911: Joseph Pulitzer, hungara-usona publikisto, konata de Premio Pulitzer (n. 1847)
- 1933: Paul Painlevé, franca matematikisto, ĉefministro, spertulo pri aviado (n. 1863)
- 1937: Miĥas Ĉarot, belorusa soveta poeto, kunfondinto de la Literatura unio "Junularo" (n. 1896)
- 1941: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario kaj provizora prezidento (n. 1882)
- 1942: Márk Antal, hungara matematikisto, pedagogo, kaj kulturpolitikisto, patro de János Antal (poeto) kaj István Antal (pianisto) (n. 1880)
- 1950: Gustavo la 5-a, reĝo de Svedio el dinastio Bernadotte (n. 1858)
- 1954: Gyula Bach, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto kaj tradukisto, publikiganta en gazetoj de Banat kaj Transilvanujo (n. 1889)
- 1956: Ferenc Scheffler, rumania hungara romkatolika teologo, redaktoro (n. 1894)
- 1959: Sisavang Vong, reĝo de Reĝlando Luangprabango kaj de Laoso (n. 1885)
- 1960: Andor Csiby, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1888)
- 1960: Giorgio Canuto, itala profesoro de jurmedicino, rektoro, ekspertizisto pri sekco, lektoro de Esperanto en la Universitato de Parmo, lekciisto de Internacia Kongresa Universitato, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj de UEA, publikiginta en "Internacia Medicina Revuo" kaj "Scienca Revuo", membro de la Akademio de Esperanto, konata de la Fondaĵo Canuto (n. 1897)
- 1971: Arne Tiselius, sveda Nobelpremiita biokemiisto okupiĝanta pri elektroforezo (n. 1902)
- 1972: Andor Réthy, rumania hungara bibliografo kaj literaturhistoriisto (n. 1904)
- 1978: Andor Becsky, rumania hungara verkisto, frato de Irén Becski (n. 1898)
- 1980: Gábor Molnár, hungara verkisto kaj ĉasisto (n. 1908)
- 1981: Georges Brassens, franca kantisto kaj komponisto de kanzonoj (esperantigitaj) (n. 1921)
- 1988: Nataša Gollová, ĉeĥa aktorino rolinta en 55 filmoj kaj televidaĵoj (n. 1912)
- 1993: Stanisław Marusarz, pola skisaltisto kaj trejnisto, pro rifuzo de kunlaboro kun okupantoj torturata de Gestapo, kvarfoja olimpikisto (n. 1913)
- 1997: Anton Szandor LaVey, usona satanisto, fondinto de la Eklezio de Satano (n. 1930)
- 2005: Zoltán Berde, rumania hungara instruisto, literaturhistoriisto, lokhistoriisto (n. 1930)
- 2006: Márta Bokor Szabó, rumania hungara ceramikistino (n. 1938)
- 2007: Jarmila Loukotková, ĉeĥa verkistino de historiaj romanoj el antikvaj kaj mezepokaj tempoj (n. 1923)
- 2008: Zsigmond Jakó, rumania hungara historiisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1916)
- 2009: Jean François Bergier, svisa ekonomia historiisto (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Turkio, tago de la respubliko (1923)
- Monda Tago de Malsanuloj je Psoriazo
Tagoj de semajno
La 29-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.