Saltu al enhavo

Ĉina Tajpeo en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la partoprenanto en la malferma ceremonio
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Ma Chih-hung (bobado)
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La tajvana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Ma Chih-hung (bobado). La sportisto atingis neniun medalon.

La partoprenanto, Ma Ĵihong (ĉine: 馬志鴻; pinjine: Mǎ Zhìhóng, ankaŭ latinliterigata kiel Ma Chih-hung, naskita la 5-an de novembro 1985 en la distrikto Pingtung, sude sur la insulo Tajvano) estas indiĝena tajvana bobisto kiu konkuras ekde 2003. Li kvalivikiĝis por la Vintra Olimpiko 2006, kiam li aĝis 20 jarojn kaj estis plej juna konkuranto en vira bobado: li finis 28-a en la vira unuopa konkurso kaj kvalifikiĝis por la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero kie li finis 34-a. Li estis la nura konkuranto reprezentanta Tajvanon en tiuj du Vintraj okazaĵoj.

La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
olimpika emblemo
olimpika emblemo
pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy