Aŭstralio en la Vintra Olimpiko 2010
Aspekto
Aŭstralio en la Vintra Olimpiko 2010 | ||||
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero | ||||
Flagtenanto: | Torah Bright (malfermo) Lydia Lassila (fermo) | |||
Sportistoj | 40 en 11 fakoj | |||
Medaloj rango: 13 |
Oro 2 |
Arĝento 1 |
Bronzo 0 |
Sume 3 |
La aŭstralia teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 40 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la aŭstralia teamo estis Torah Bright dum la malferma ceremonio respektive Lydia Lassila dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, unu arĝentan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon. Kunordigis la teamon la Aŭstralia Olimpika Komitato.
La du orajn medalojn atingis:
- Torah Bright en la neĝtabula fako de virina duontubo
- Lydia Lassila en la fako de virinaj aerials (aersaltoj) de liberstila skiado
|
|