7-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 7-a de marto estas la 66-a tago de la jaro (la 67-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 299 tagoj restas. Je la 7-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Romia Imperio:
- 161: Marko Aŭrelio iĝis romia imperiestro kune kun sia adopta frato - unuafoje en la historio de Romo regis du imperiestroj
- 203: Perpetua kaj Feliĉita estis martirigitaj pro sia kristana fido - en kartaga amfiteatro ĵetitaj al sovaĝbestoj
- 321: Romia imperiestro Konstantino la 1-a igis dimanĉon libertago (ĝis tiam validis 8-taga semajno), omaĝe al la dio Sol Invictus
- 1000: Kunveno de monarkoj komenciĝis en Gniezno, la unua ĉefurbo de Pollando - alvenis imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 3-a kiel pilgrimo al la tombo de Sankta Adalberto renkontiĝante kun la pola duko Boleslao la 1-a
- 1162: Germana imperiestro Frederiko la 1-a konkeris kaj detruis Milanon
- 1280: Pola nobelaro sub gvido de princo Leszek Czarny eliris de Krakovo kun venĝa bataliro kontraŭ orientslava princo de Haliĉ kaj Przemyśl, kaj venkis en distrikto Sandomierz
- 1330: Pollando: Tarnów ricevis urborajton atribuitan de Władysław Łokietek
- 1524: Itala esploristo Giovanni da Verrazzano metis piedon en Nordameriko
- 1573: Konstantinopolo: Venecia respubliko packontraktis kun Otomana Imperio cedante Kipron sub la turkan regadon
- 1573: Ivan Fedoroviĉ, bakalaŭro de Krakova Akademio, fondis unuan presejon en Lvovo
- 1602: Tornado trapasis polan urbon Oleśnica
- 1608: Gabrielo Báthori kun helpo de hajdukoj supreniris la transilvanan princan tronon, ne respektante la princon de Transilvanio Sigmundo Rákóczi
- 1671: Robert Roy MacGregor estis baptita, estonta skota rabisto kaj elpelito, heroo de la romano de Walter Scott
- 1714: Aŭstro-franca Traktato de Rastatt ĉesigis la militon de hispana sukcedo
- 1785: Svedio ekposedis la kariban kolonion Saint-Barthélemy post kiam Gustavo la 3-a aĉetis la insulon de Francio antaŭan jaron - ĝi restis sveda ĝis 1878
- 1793: Francio: unuafoja uzo de gilotino en Rueno
- 1799: Franca militiro al Egiptio: Napoleona armeo konkeris post kvartaga sieĝo Jafon en Palestino
- 1814: Venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Craonne (regiono de Pikardio)
- 1817: En Pernambuko, subŝtato de Brazilo, eksplodis kontraŭportugala ribelo
- 1837: Laŭ ukazo de caro Nikolao la 1-a en Kongresa Pollando vojevodioj estis anstataŭitaj de gubernioj
- 1862: En teatro de Lvovo oni unuafoje prezentis tragedion Baladina de Juliusz Słowacki
- 1871: José Maria da Silva Paranhos iĝis ĉefministro de Brazila Imperio
- 1876: Alexander Graham Bell patentigis telefonon
- 1878: Universitato de Okcidenta Ontario fondiĝis kun sidejo en Londono
- 1887: Albanio: en la urbo Korçë malfermiĝis unua albanlingva lernejo
- 1900: Germana pasaĝera atlantika liniŝipo SS Kaiser Wilhelm der Grosse fariĝis unua ŝipo sendanta sendratan telegrafan mesaĝon al alia ricevilo
- 1906: Grandprinclando Finnlando donis balotrajtojn al virinoj
- 1912: Norvega polusa esploristo Roald Amundsen anoncis atingon de suda poluso
- 1913: Port Coquitlam en provinco Brita Kolumbio iĝis urbo
- 1914: Albana Princlando: princo Wilhelmo Wied akceptis oferton okupi la albanan tronon
- Unua mondmilito:
- 1924: Kadre de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko oni apartigis Moldavan Aŭtonomecan Regionon
- 1927: Tertremo en Japanio postulis pli ol 3 000 viktimojn
- 1934: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis subskribita protokolo pri normaligo de ekonomiaj rilatoj kun Germanio
- 1936: Wehrmacht, rompinte la Traktaton de Versajlo kaj Traktatojn de Locarno eniris per bicikloj al malarmigita Rejnlando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: supera komandanto de SS kaj polico en Ĝenerala Gubernio ordonis registri ĉiujn virojn de juda nacieco en la aĝo de 12-60 jaroj, kaj guberniestro Hans Frank senigis polojn pri ĉiuj pretendoj pro socialaj asekuroj; germanaj regopovoj ekpostulis liveron de ĜG al Tria Regno unu milionon de polaj trudlaboristoj - ĝis nun forveturis 81 777 personoj (en tio 56 721 viroj kaj 24 756 virinoj); unua soveta okupado de Pollando: sovetaj regopovoj arestis nokte de la 6-a/7-a de marto post trapaso de landlimo inter Ĝenerala Gubernio kaj Sovetunio generalon Michał Tokarzewski-Karaszewicz, direktitan al Lvovo kiel komandanto de la Asocio de Armita Batalado; Moskvo: monaton post la unua deportado de poloj Lavrentij Berija subskribis ordonon Pri organizado de la operacaj trioj de lokaj estraroj de NKVD en Okcidentaj Ukrainio kaj Belorusio por pretigi deportadon de la familioj de jam forsenditaj al gulagoj polaj oficiroj, policanoj kaj ĝendarmoj
- 1941: Pola Subtera Ŝtato: akuzita pri kunlaborismo kun germanaj nazioj juda aktoro Igo Sym, kunaŭtoro de kontraŭpola filmo pri ŝajnaj reprezalioj de la germana malplimulto en la antaŭmilita Dua Pola Respubliko, estis pafmortigita en sia loĝejo en Varsovio laŭ verdikto de Milita Speciala Juĝo de la Asocio de Armita Batalado, plenumitan de Roman Rozmiłowski - venĝe Gestapo prenis 118 ostaĝojn, de kiuj ĝi pafmortigis 21 personojn; Gestapo forveturigis de Płock 31 pastrojn al koncentrejo en Działdowo; en Lvovo sovetaj regopovoj fermis preĝejon de dominikanoj kaj la 20-an de marto de la bernardinoj - ambaŭ pro ŝajna minaco de ruiniĝo; Kairo: konferenco kun partopreno de Anthony Eden, John Dill, Archibald Wavell kaj Jan Smuts; Grekio: unua alveno de Brita Ekspedicia Korpuso al havenoj de Pireo kaj Volos; Beogrado: transdono al germana delegito de la kondiĉoj pri aliro de Jugoslavio al la pakto de trio; plua validigo sine die de la franca-siama armistico; Greka-itala milito: por subteni grekan armeon en bataloj kontraŭ Italio, la brita ĉefministro Winston Churchill sendis al Grekio 58 mil britajn kaj aŭstraliajn soldatojn, antaŭe lokitajn en Egiptio; Atlantiko: senspure malaperis germana submarŝipo U-47, kiu sinkigis 30 komercajn ŝipojn kaj kirasŝipo; apud Islando estis sinkigita de britaj korvetoj U-70, pereis 20 maristoj, oni savis 25
- 1942: En Bełchatów germanoj murdis 4 soldatojn de Pola Enlanda Armeo; pola ambasadoro ĉe Vatikano denove sin turnis al Apostola Seĝo pri helpo liberigi 450 polojn internigitajn en Hispanio; Birma Fronto: britoj evakuiĝis suden de Jangono; Indonezia Fronto: sur Javo japanoj okupis Surabajon; Winston Churchill decidis agnoski okcidentan landlimon de Sovetunio laŭ Curzon-linio
- 1943: Volinia-Galicia masakro: ĉ. 130 personoj pereis dum masakro de pola vilaĝo Kaszyce (proksime al Przemyśl) fare de germanaj-ukrainaj taĉmentoj, inkluzive de 52 virinoj kaj 27 infanoj, kaj en 2 aliaj lokoj estis murditaj 24 personoj kaj 7 (venĝe pro partizana agado); Operaco Reinhardt: al koncentrejo Aŭŝvico estis alveturigitaj 690 judoj de Berlino, el kiuj 447 oni tuj mortigis per gaso; Ekvadoro: sensukcesa armea puĉo
- 1944: Regopovoj de ĜG komencis evakui civilajn germanojn el 4 distriktoj de la nunaj Ternopila provinco kaj Lviva provinco; taĉmentoj de germana polico pafekzekutis en Koprzywnica 40 personojn kaj en 2 aliaj lokoj 18 polojn kaj 3 judojn; Ochota: germanoj malkovris kaŝejon kun 38 judoj - kune kun du polaj prizorgantoj ili estis verŝajne pafmortigitaj 3 tagojn poste sur ruinoj de Varsovia geto; Pola Rezistomovado: Kamparanaj Batalionoj el Końskie-areo liberigis apud Szczekociny militkaptitajn britojn, usonanojn, serbojn likvidante konvojan grupon de SS kaj SA - 1 partizano pereis; bataliono de Popola Armeo frakasis en distrikto Lubartowski germanan kontraŭpartizanan ekspedicion - 18 germanoj pereis; en arbaro apud Tyszowce koncentriĝis pro defendo de vilaĝoj kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo, taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo el Tomaszów-areo nombre de 1 200 soldatoj, ankaŭ alia grupiĝo de 800 soldatoj pretis al memdefendo kontraŭ germanoj kaj ukrainoj; Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo kaj Ĉefa Komandantaro de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando subskribis interkonsenton pri unuiĝo de siaj organizaĵoj; Orienta Fronto: Podolio: trupoj de la 1-a Ukraina Fronto atingis Tarnopol, en Bracław-regiono trupoj de la 2-a Ukraina Fronto atakis direkte al Humań, nun Ĉerkasa provinco; Winston Churchill en telegramo sendita al Stalin aprobis Curzon-linion kiel estontan polan-sovetan landlimon kaj diris, ke li informis la polan ekzilan registaron pri tio, ke Pollando ne regajnos Vilnon kaj Lvovon; Ĉeĉeno-Inguŝan ASSR estas malfondita, ĝia teritorio eniris Stavropolan regionon; itala registaro kun marŝalo Pietro Badoglio turnis sin al registaro de Sovetunio pri ligo de senperaj diplomatiaj rilatoj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: NKVD hazarde arestis en Milanówek polan generalon August Emil Fieldorf — nerekonita, li estis sendita al Gulago en Uralo; la 2-a Belorusa Fronto konkeris Gniew, Sławno, Darłowo kaj Goleniów; tuj antaŭ eniro de la Ruĝa Armeo al Słupsk speciala grupo de SS pafekzekutis 24 trudlaboristojn - polojn kaj civitanojn de Sovetunio; sovetaj kaj polaj soldatoj de la 1-a Kirasita Brigado konkeris Starogard; apud Świdwin pola kaj soveta armeoj likvidis la ĉirkaŭigitan 10-an Armean Korpuson de SS; usona 8-a Aviada Armeo atakis Dortmund, Bielefeld, Castrop-Rauxel kaj Soest; Slovakio: trupoj de 53-a Armeo de 2-a Ukraina Fronto liberigis Banská Bystrica; Okcidenta Fronto: en Vestfalio usona 3-a Armeo atingis linion Schweich-Dahlem-Salm-Daun-Kirchweiler-Dreis-Hillesheim; 7-a Armea Korpuso konkeris Kolonjon; usona 1-a Armeo de 5-a Armea Korpuso atingis maldekstran bordon de la malsupra Ahr (Rejno); Birma Fronto: japanoj apartigis baratan 17-an Divizion de Infanterio estantan en Mejktila
- 1945: Marŝalo Josip Broz Tito kreis portempan kabineton de Demokrata federacia Jugoslavio
- 1946: En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio estis fondita la Libera Germana Junularo
- 1947: En Paragvajo eksplodis enlanda milito
- 1948: Insularo Dodekanesoj revenis al Grekio
- Stalinismo:
- 1949: En malliberejo en Mokotów estis ekzekutita majoro Hieronim Dekutowski, soldato de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, mutosbskurulo, komandanto de partizanaj taĉmentoj batalantaj kontraŭ germanoj kaj komunistoj, transprenantaj regopovon en Lublinio
- 1950: Popola Pollando: Leĝdona Sejmo, rezulte de eksterleĝa kaj falsigita voĉdonado, akceptis leĝon pri labordevo
- 1950: Islando aliĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1950: Malvarma milito: Sovetunio publike neis ke Klaus Fuchs estis sovetia spiono
- 1953: Stalinismo: Ŝtat-Konsilio de Pola Popola Respubliko ŝanĝis nomon de la urbo Katowice, kies loĝantoj vekiĝis en Stalingrad, samtempe Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco, ankoraŭ konstruata, ricevis la nomon de Stalin (du tagojn post lia morto), oni ankaŭ ekplanis antaŭ la palaco monumenton al Stalin
- 1965: Afrikusona Civilrajta Movado: marŝado el Selma al Montgomery de senperfortaj aktivuloj komencita en Alabamo
- 1966: Prezidanto de la Respubliko Charles de Gaulle anoncis forlason de NATO fare de Francio
- 1967: Sovetunio enkondukis 5-labortagan semajnon kun dutaga ripozo
- 1969: Golda Meir iĝis unua virina ĉefministro de Israelo
- 1969: Muzikalbumo de brita art-roka grupo Genesis From Genesis To Revelation aperis
- 1973: Malkovro de la kometo Kohoutek
- 1980: Petrolŝipo Tanio rompiĝis apud Portsall (Bretonio) - 8 maristoj mortis, dum 8000 tunoj da peza brulaĵo disvastiĝis sur maro kaj poluis marbordojn de Finistère kaj Côtes-du-Nord
- 1981: Metroo de Erevano ekfunkciis en Armenio
- 1984: Pola Popola Respubliko: okupacia striko komencita en agrikultura lernejo apud Garwolin - kelkcent lernantoj ĝis aprilo protestis kontraŭ forigo de krucoj
- 1986: Sur fundo de Atlantika Oceano oni trovis Kosmopramon Challenger kun kadavroj de 7 kosmonaŭtoj
- 1987: Masakro de Lieyuo per tajvana armeo kontraŭ vjetnamaj rifuĝintoj kaj ĉinaj fiŝkaptistoj.
- 1989: Post publikigo de la romano La satanaj versoj de Salman Rushdie, Irano rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio
- 1989: Pro protestado en Tibeto ĉinoj enkondukis militjuron
- 1991: Ŝtatestro de Litovio Vytautas Landsbergis ricevis norvegan popolan pacpremion - 2.850.000 norvegajn kronojn, surbaze de kiu estis fondita lianoma fondaĵo
- 1996: Unua demokratie elektita parlamento formiĝis en Palestino
- 2001: Generalo Ariel Ŝaron iĝis ĉefministro de Israelo
- 2003: Václav Klaus iĝis prezidento de Ĉeĥio
- 2003: Malkovro de la nanoplanedo Haŭmeo
- 2004: Konservativa Nea Dimokratia gajnis parlamentan baloton en Grekio
- 2006: Barato: ne malpli ol 20 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en serio de bombatencoj en Varanasio
- 2007: Nederlanda aktorino Zara Whites sin prezentis tute nuda en viand-skatolo malpurigita de falsa sango por denunci la industrion de viando okaze de la Internacia Salono pri Agrikulturo
- 2007: Karpatoj: Transkarpata Regiona Konsilio decidis agnoski rutenojn kiel denaskan naciecon de Transkarpatio
- 2007: Pola Sejmo unuanime anoncis la jaron 2007 "Jaro de Artur Rubinstein"
- 2009: Kosma observatorio Kepler komencis serĉi ekstersunsistemajn planedojn, kiuj similus al la tera planedsistemo (sunsistemo)
- 2010: Niĝerio: kelkcent homoj pereis en religia tumulto apud urbo Jos
- 2011: Komenciĝis proceso de estinta prezidento de Francio Jacques Chirac, akuzita pri korupto kiam li estis urbestro de Parizo
- 2011: Libia enlanda milito: registaraj fortoj komencis sieĝon de Misrata
- 2013: Siria enlanda milito: venko de ribelantoj en la batalo de Ar-Raka
- 2013: Respublikana senatano Rand Paul en Usona Senato en la tagoj 6–7 marto dum pli ol 12 horoj alparoladis por bloki voĉdonadon al posteno de CIA
- 2021: Papo Francisko dum sia pilgrimado al Irako vizitis gubernion Ninivo (i.a. rekonstruatan Mosulon), kie kurdoj provizore akceptis kristanojn post ilia persekutado kune kun jezidoj fare de ISIS - oficiale postrestis 250 mil kristanoj, el 1 500 000 personoj. Meso en Arbil finis la viziton, kiu estos memorigata per la tago de toleremo kaj paca kunekzisto - la papo alvokis al reveno de kristanoj, kie komencis sian mision apostolo Sankta Tomaso
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 12-a tago de la rusa agreso: dum la nokto estis amase pripafataj, ankaŭ per malpermestiatj pafaĵoj Grad, loĝkvartaloj en kvar urboj: Kievo, Ĥarkivo (en superbazaro pereis 4 personoj, 14 vunditaj), Ĉernihivo kaj Mikolajivo, kie ukrainoj rekonkeris aviadilejon; Ĉuhujivo rekonkerita de ukraina armeo; pli ol 900 setlejoj restas sen aliro al akvo, kurento, varmo kaj amaskomunikiloj; preskaŭ 140 mil ukrainoj revenis el eksterlando - multaj aliĝas al bataloj (en Interreto aperis unua foto de Fremdlanda Legio batalanta flanke de Ukrainio); en batalo pri Mariupolo la mara infanterio kaj soldatoj de regimento Azov detruis tutan kompanion de tankoj, 6 kirasitajn batalvetuilojn kaj mortigis ĉ. 40 agresantojn; perdoj de ukraina infrastrukturo egalas jam 10 mld da dolaroj; Valerij Zaluĵnij: vespere apud Kievo estis paffaligitaj du aviadiloj de malmiko, la dua en aerbatalo — lau ukraina stabo ĝis nun rusiaj perdoj pli malpli egalas al 290 tankoj, 46 aviadiloj kaj 68 helikopteroj
- Mondreago: Laŭ postuloj de 39 ŝtatoj la Internacia Puna Kortumo en Ukrainio enketas sciigojn pri la militkrimoj, krimoj kontraŭ la homaro kaj genocido — ĉi-tage estis pafmortigita urbestro de Hostomel disdonanta nutraĵon kaj medikamentojn, apud Kievo 26-jara volontulino, kaj per kuglo 15-jara knabo sur korto, en Mariupolo 1,5-jara infano mortis - viktimo de pripafado); pola Agentejo de Interna Sekureco komencis enketi rifuĝintojn, kiuj estis atestantoj de militkrimoj
- 2023: 377-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj faris 50 aeratakojn kaj 5 raketajn al celoj en Ukrainio — oni paffaligis 9 el 11 irandevenajn senpilotajn aviadilojn kaj 8 aliajn; ukraina registro agnoskis mekanismon de deviga evakuado de infanoj el militaj zonoj, kies bazo estos interkonsentita kun armea gvidantaro — laŭ decido de regionaj administracioj, la infano devas esti akompanata de unu el gepatroj aŭ prizorganto; el rusa mallibero revenis 130 ukrainoj, inkluzive de 87 defendantoj de Mariupolo; en bieno de Mikolajiva provinco oni trovis dokumentojn de rusia armeo, signifan nombron de municio kaj atestojn de militkrimoj; laŭ ministro pri sano ĉ. 15 mln da personoj bezonos psikologian apogon;
- Mondreago: Usono sankciigis du elektronikajn firmaojn el Kanado pro apogo de militagoj en Ukrainio; „The Guardian”: Rusio perdis apud Baĥmut 20-30 mil soldatojn; Ukrainio ricevis 38 miliardojn da dolaroj kiel helpon - laŭ Nacia Banko de Ukrainio; rusa juĝejo verdiktis 8 jarojn de mallibero por kontraŭputinista bloganto, ligita kun Telegram, pro "priarmea misinformado"
- 2024: Svedio aliĝis al NATO kiel la 32-a membroŝtato
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 189: Publius Septimius Geta, romia imperiestro, filo de Septimo Severo (m. 211)
- 1481: Baldassare Peruzzi, itala arkitekto kaj pentristo de renesanco (m. 1536)
- 1543: Johann Kasimir von Pfalz-Simmern, germana princo de Palatinato (m. 1592)
- 1671: Robert Roy MacGregor ("Rob Roy"), skota popola heroo (m. 1734)
- 1678: Filippo Juvarra, itala baroka arkitekto, konstruinto de la Baziliko de Superga (m. 1736)
- 1693: Klemento la 13-a, papo okupiĝanta pri jezuitoj (m. 1769)
- 1715: Ewald Christian von Kleist, germana verkisto kaj oficiro de prusa armeo (m. 1759)
- 1752: Carl Friedrich Cramer, germana eldonisto kaj filologo, filo de Johann Andreas Cramer (m. 1807)
- 1765: Joseph Nicéphore Niépce, franca fizikisto kaj inventisto, elstara pro pionireco en fotarto (dagerotipio) (m. 1833)
- 1785: Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto, konata de la romano La gefianĉoj (m. 1873)
- 1792: John Herschel, angla astronomo, fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de Urano (m. 1871)
- 1792: Karl August Büttner, germana juristo
- 1799: František Ladislav Čelakovský, ĉeĥa poeto, verkisto, kritikisto, tradukisto, reprezentanto de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1852)
- 1835: Daniel Giraud Elliot, usona zoologo, kunfondinto de la Usona Muzeo de Natura Historio, la Usona Asocio de Ornitologoj kaj la Zoologia Societo de Francio (m. 1915)
- 1850: Tomáš Garrigue Masaryk, ĉeĥa filozofo, unua prezidento de Ĉeĥoslovakio (m. 1937)
- 1862: Károly Ratkovszky, hungara arbarkulturisto kaj zoologo (m. nekonata)
- 1870: Zoltán Thury, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de "La Tago" (m. 1906)
- 1872: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo, pioniro de abstrakta arto (m. 1944)
- 1875: Tony Jules Gueritte, franca konstrua inĝeniero kaj esperantisto konata de paroladoj kaj artikoloj, vivanta en Anglio (m. nekonata)
- 1875: Maurice Ravel, franca komponisto, reprezentanto de impresionismo (m. 1937)
- 1881: Ferenc Kolozsvári-Szeszák, hungara skulptisto (m. 1919)
- 1886: Fernand Blangarin, franca suboficiro, partoprenanto de ruĝulaj kongresetoj en Ĝenevo kaj Kembriĝo, gvidanto de laboristaj asocioj Paco Libereco, Liberiga Stelo kaj de Laborista Esperanto-movado, redaktanto de "Internacia Socia Revuo", kaj kunlaboranto de "Le Travailleur Espérantiste" (m. 1914)
- 1886: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (m. 1970)
- 1890: Gábor Gergelyffy, hungara komponisto, verkisto (m. 1970)
- 1894: Ferenc Máthé, rumania hungara franciskano, redaktoro (m. 1970)
- 1895: Lajos Ákom, hungara orgenisto, komponisto (m. 1961)
- 1898: Pál Bodó, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto vivanta en Montevideo (m. 1975)
- 1902: Heinz Rühmann, germana aktoro kaj reĝisoro (m. 1994)
- 1904: Reinhard Heydrich, germana-nazia ĉefo de sekreta polico kaj de politika polico, SS-altrangulo, militkrimulo, unu el ĉefaj arkitektoj de holokaŭsto (m. 1942)
- 1906: László Somlai, hungara pentraĵ-agento, prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (m. 1971)
- 1908: Anna Magnani, itala aktorino, laŭreatino de la Oskar-premio (m. 1973)
- 1909: Ryszard Siwiec, soldato de Pola Enlanda Armeo, filozofo, sinbruliginta proteste de la invado en Ĉeĥoslovakion fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio (m. 1968)
- 1911: Lajos Dánér, hungara poeto, redaktoro kaj tradukisto el la rumana, germana, franca, angla kaj rusa lingvoj (m. 1964)
- 1911: Sachchidananda Vatsyayan 'Ajneya', barata verkisto kaj tradukisto, pioniro de pluraj ĝenroj en la hindia literaturo, lekciisto en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, Universitato de Heidelberg, Universitato de Jodhpur, gajninto de la premio Gjanpith, konata en la germana, sveda kaj serbokroata lingvoj (m. 1987)
- 1912: Verda Majo (pseŭdonimo de Hasegawa Teru), japan-devena ĉina esperantistino, konata de la Verkoj de Verda Majo (m. 1947)
- 1914: Lee Young, usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj sondisko-produktanto (m. 2008)
- 1919: Sándor Kicsi, hungara historiisto kaj redaktoro (m. 2004)
- 1923: Jan Rodowicz, pola skolto kaj soldato de Pola Enlanda Armeo partopreninta la ribelon de Varsovio, murdita (m. 1949)
- 1923: Thomas Keating, usona trapisto kaj pastro (m. 2018)
- 1924: Antal Forró, rumania hungara pentristo (m. 1982)
- 1924: Abe Kobo, japana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo, esperantigata de Konisi Gaku (m. 1993)
- 1929: János Székely, rumania hungara poeto, dramisto, eseisto (m. 1992)
- 1931: Miklós Mitruly, rumania hungara folkloristo (m. 2019)
- 1931: Wolfgang Tittelbach-Helmrich, germana teologo kaj superintendanto evangelia (m. 2000)
- 1936: Georges Perec, franca verkisto (m. 1982)
- 1938: Albert Fert, franca Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al malgrandigo de diskaparatoj
- 1940: Rudi Dutschke, germana studenta aktivulo, marksista sociologo kaj politikisto (m. 1979)
- 1944: Serge Sire, franca desegnisto de bildstrioj, kunlaboranta kun La KancerKliniko, aŭtoro de lernolibro pri heraldiko Kompendio pri blazonoj, rolinta en Esperanto-kabaredo La ruza kruĉo
- 1946: Zsuzsa Koncz, hungara kantistino, laŭreatino de la premio Kossuth
- 1948: Juan Eslava Galán, hispana verkisto kaj publicisto, aŭtoro de la historia romano Serĉante la Unukornulon
- 1948: Wim Jansen, nederlanda esperantisto (m. 2024)
- 1956: Bryan Cranston, usona aktoro, reĝisoro kaj scenaristo
- 1960: Ivan Lendl, usona tenisisto el Ĉeĥoslovakio
- 1961: Nicolas Dupont-Aignan, franca politikisto, kunkreinto de la partio Ekstaru La Respubliko
- 1968: Zsolt Erőss, hungara montgrimpanto (m. 2013)
- 1968: Przemysław Saleta, pola boksisto, mondĉampiono pri piedbato-bokso, aktoro
- 1973: Işın Karaca, turka popkantistino kaj aktorino
- 1974: Imola Ábrahám, hungara artistino, filino de Jakab Ábrahám
- 1980: Laura Prepon, usona teatra kaj filma aktorino
- 1982: Ágnes Szakács, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino
- 1998: Amanda Gorman, usona poetino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 322 a.K.: Aristotelo, greka filozofo, kreinto de la filozofia sistemo aristotelismo, metinta fundamenton por la okcidenta filozofio (krom Platono) (n. 384 a.K.)
- 161: Antonino Pia, romia imperiestro, reganta dum la Pax Romana (n. 86)
- 851: Nevenoeo, unua duko de Bretonio (n. nekonata)
- 974: Johano de Gorzo, abato, diplomato, sanktulo de Loreno (n. ĉirkaŭ 905)
- 1111: Bohemundo de Tarent, normana kavaliro, princo de Antioĥio, unu el gvidantoj de la unua krucmilito (n. 1058)
- 1274: Tomaso de Akvino, itala filozofo kaj teologo, Doktoro de la Eklezio provanta unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion, fondinto de tomismo, konata de Sumo Teologia, sanktulo (n. 1225)
- 1517: Maria de Hispanio, princino de Aragono, reĝino de Portugalio (n. 1482)
- 1623: Nicolaus de Smit, belga tukfaristo (n. 1541)
- 1625: Johann Bayer, germana juristo kaj astronomo (n. 1572)
- 1657: Hayashi Razan, japana filozofo, instruisto de ŝogunoj (n. 1583)
- 1724: Inocento la 13-a, papo kondamninta jansenismon (n. 1655)
- 1750: François Roux, germana filologo, gramatikisto, leksikografo kaj pedagogo (n. 1674)
- 1809: Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikinstruisto (n. 1736)
- 1859: Alois Flir, aŭstra klasika filologo, romkatolika pastro, parlamentano kaj verkisto
- 1875: John Edward Gray, brita zoologo kaj ornitologo (n. 1800)
- 1884: József Lugossy, hungara lingvisto kaj orientalisto (n. 1812)
- 1889: José Olallo Valdés, kuba pastro, flegisto, beatigito (n. 1820)
- 1891: Franc Miklošič, aŭstra slavisto kaj juristo (n. 1813)
- 1919: Leopold Lis-Kula, pola skolto, oficiro (n. 1896)
- 1931: Pál Robicsek, hungara oficisto kaj ĵurnalisto, redaktoro de "La Verda Standardo", prezidanto de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (n. 1892)
- 1932: Aristide Briand, franca Nobelpremiita plurfoja ĉefministro (n. 1862)
- 1933: John Mabon Warden, skota aktuaro kolektinta 5000 librojn pri stenografio, prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1856)
- 1941: Günther Prien, germana oficiro, komandanto de U-boato sinkiginta 31 ŝipojn en la batalo de Atlantiko (n. 1908)
- 1942: Konstantyn Dominik, pola episkopo, profesoro de Supera Porpastra Seminario en Pelplin, kie li fondis Esperanto-rondon, partoprenanto de UK 1912 (n. 1870)
- 1945: Adolf Bartels, germana literaturhistoriisto kaj ĵurnalisto, kontraŭjudisto (n. 1862)
- 1946: Hendrik Adamson, estona instruisto, Esperanto-verkisto publikiganta en "Literatura Mondo", "Malgranda Revuo", "Norda Prismo" kaj enestanta en poem-antologio Dekdu Poetoj (n. 1891)
- 1949: Hieronim Dekutowski, pola komandanto de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, de partizanaj taĉmentoj kaj de Libero kaj Sendependo, mutobskurulo, anatemita soldato, torturata kaj murdita (n. 1918)
- 1952: Jogananda, barata jogano kaj guruo, disĉiplo de Juktesvar Giri, populariganto de krijajogo en la okcidenta civilizo, vegetarano (n. 1893)
- 1969: Magda Simon, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1908)
- 1975: Miĥail Baĥtin, rusa, soveta filozofo, literatursciencisto, lingvisto (n. 1895)
- 1983: Larisa Henijuŝ, belorusa proza verkistino kaj poetino (n. 1910)
- 1985: Arkady Fiedler, pola prozisto, natursciencisto, vojaĝisto kaj raportisto partopreninta 30 ekspediciojn, aŭtoro de 32 libroj aperintaj en 23 lingvoj, i.a. pri la batalo de Anglio (n. 1894)
- 1988: Irma Allodiatoris, hungara antropologino, scienchistoriistino kaj bibliografino (n. 1912)
- 1984: Mihály Gündisch, rumania hungara kuracisto (m. 1906)
- 1997: Edward Mills Purcell, usona Nobelpremiita fizikisto (n. 1912)
- 1999: Stanley Kubrick, usona reĝisoro, konata de 2001: Kosma odiseado kaj A Clockwork Orange (n. 1928)
- 1999: Georgi Dimov, bulgara esperantisto, instruinta Esperanton en la tuta Bulgario, Islando, Finnlando, Pollando kaj Afriko, Esperanto-vortaristo, tradukisto, fakdelegito de UEA pri Ĉe-metodo kaj turismo (n. 1906)
- 1999: Dezső Palotás, rumania hungara poeto, verkisto, grafikisto (n. 1951)
- 2002: Adalberto Huleŝ, hungara verkisto, poeto, filozofo, tradukisto, profesoro kaj Esperanto-verkisto, laboranto de Hungaria Esperanto-Asocio (n. 1926)
- 2001: Frankie Carle, usona ĵaza pianisto (n. 1903)
- 2006: Ali Farka Touré, malia muzikisto, kantisto, gitaristo kaj mult-instrumentisto (n. 1939)
- 2007: Frigyes Hidas, hungara komponisto (m. 1928)
- 2012: Félicien Marceau, franca verkisto (n. 1913)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Perpetua kaj Feliĉita, martirinoj de Kartago
- José Olallo Valdés, kuba pastro
- Albanio: Tago de Instruisto
- Slovenio: Tago de Maro
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 7-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.