Saltu al enhavo

Apolonio de Pergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apolonio de Pergo
(262 a. K. - 190 a. K.)
"Kompilaĵo de verko de Apolono de Pergo", eldonita de Francesco Maurolico, publikigita en 1654.
"Kompilaĵo de verko de Apolono de Pergo", eldonita de Francesco Maurolico, publikigita en 1654.
Persona informo
Ἀπολλώνιος ὁ Περγαῖος
Naskonomo Ἀπολλώνιος
Naskiĝo 262 a. K.
en Pergo, Turkio
Morto 190 a. K.
en Aleksandrio, Egiptio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo matematikisto
astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geometrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Conics ❦
teoremo de Apolonio ❦
circles of Apollonius ❦
problemo de Apolonio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Apolonio de Pergo (ĉirkaŭ 262 a.Kr.-190 a.Kr.) estis Greka geometro kaj astronomo.

Li estas fama pro siaj verkoj pri konusa sekcio. Ni ankoraŭ uzas en la matematiko liajn esprimojn elipso, parabolo kaj hiperbolo. Li ankaŭ pristudis la ŝajnajn moviĝojn de la planedoj kaj la ŝajnan variaĵon en la rapideco de la luno.

Bildo de Apolonio de Pergo, greka matematikisto.

Lia verko pri konusoj, Greke "Konika", (225 a.Kr.), konsistas el ok libroj kaj estas unu el la plej gravaj de la antikva geometrio. La unuaj kvar libroj konserviĝis en la Greka, kun komentoj de Eŭtokio. Pri la kvina, sesa kaj sepa libroj ni posedas ankoraŭ tradukon en la araba de Thabit ibn Qurra, reviziitan de Nâsir-ad-Dinet. La oka libro perdiĝis.

En 1710 Edmond Halley publikigis la tuton, kun rekonstruo pri la oka libro, en la Greka kun Latina traduko.

Lia laboro estis tre influa je pli postaj matematikistoj kiel Klaŭdio Ptolemeo, Johano Keplero, Descartes kaj Newton.

pFad - Phonifier reborn

Pfad - The Proxy pFad of © 2024 Garber Painting. All rights reserved.

Note: This service is not intended for secure transactions such as banking, social media, email, or purchasing. Use at your own risk. We assume no liability whatsoever for broken pages.


Alternative Proxies:

Alternative Proxy

pFad Proxy

pFad v3 Proxy

pFad v4 Proxy