Bocigas
Bocigas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47419 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 4° 41′ U (mapo)41.228611111111-4.6811111111111Koordinatoj: 41° 14′ N, 4° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 773 m [+] | ||
Areo | 16,43 km² (1 643 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bocigas [+] | |||
Bocigas [boZIgas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 80 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 400 el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olmedo, Aguasal, Fuente-Olmedo kaj Almenara de Adaja. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.