Regularo de Villers-Cotterêts
ordonnance du Roy sur le faict de justice | |
---|---|
leĝo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Francisko la 1-a de Francio |
Lingvoj | |
Lingvo | meza franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | aŭgusto 1539 |
La Regularo (aŭ, malĝuste dirite, la edikto) de Villers-Cotterêts estas jura dokumento subskribita en Villers-Cotterêts (en la nuna departemento Aisne) inter la 10a kaj la 15a de aŭgusto 1539 fare de la reĝo de Francio Francisko la 1-a, registrita en la Parlamento de Parizo la 6an de septembro 1539. Tiu regularo estas la jura teksto plej antikva kiu ankoraŭ estas valida en Francio,[1] ĉar ties artikoloj 110a kaj 111a (pri la franca lingvo) neniam estis nuligitaj.[2]
Kun totalo de 192 artikoloj, la regularo reformis la eklezian juron, malpliigis difinitajn privilegiojn de la urboj, kaj faris devigaj la registrojn de baptoj. Tamen, ĝi estas partikulare konata ĉar estis la unua kiu establis la unuarangecon kaj la ekskluzivecon de la franca en la dokumentoj rilataj al la publika vivo; fakte, cele al la faciligo de la kompreno de la agado de la administracio kaj de la justico, tiu regularo devigas al la redakto de la dokumentoj en tiu lingvo. Same, la franca iĝis la oficiala lingvo de la francaj juro kaj administracio, anstataŭ en latina aŭ en la aliaj lingvoj de la lando.
Tiu regularo, kun la titolo de «Ĝenerala regularo pri la fakto de la justico, polico kaj financoj»,[3] estis redaktita de la Kanceliero Guillaume Poyet, advokato kaj membro de la Privata Konsilantaro de la reĝo. Dum multa tempo ĝi estis kromnmita Guillemine aŭ Guilelmine reference al ties aŭtoro. Ekster la Naciaj Arkivoj, estas nur du ekzempleroj en pergameno: nome unu en la Departementaj Arkivoj de Bouches-du-Rhône en Aix-en-Provence kaj alia en la Departementaj Arkivoj de Isère.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olivia Carpi (18a de novembro 1989). «450ème anniversaire de l'ordonnance de Villers-Cotterêts». fresques.ina.fr (en franca). Konsultita la 30an de novembro 2019.
- ↑ La posta teksto plej antikva, nome la edikto de Moulins de februaro 1566, ne havis sendependan vivon, ekde sia kodigo en 2006 en la artikolo L. 3111-2 de la ĝenerala kodo de la posedo de la publikaj personoj.
- ↑ En franca en la originalo, Ordonnance générale sur le fait de la justice, police et finances.