Trigueros del Valle
Trigueros del Valle | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47282 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 314 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 4° 39′ U (mapo)41.83-4.6505555555556Koordinatoj: 41° 50′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 757 m [+] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trigueros del Valle [+] | |||
Trigueros del Valle [triGEros delBAlje] estas municipo en la nordocentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campiña del Pisuerga en la centro de la provinco. Trigueros del Valle estas etimologie komprenebla kiel Tritikuloj de la Valo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 309 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 27 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Ampudia (Palencia), Quintanilla de Trigueros, Corcos kaj Cubillas de Santa Marta. Ĝia municipa teritorio estas trapasata oriente de la rivero Pisuerga.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vinproduktado) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo de la 15-a jarcento, la preĝejo de la 12-a jarcento kun aldonoj de la 15-a kaj de la 18-a jarcentoj, la ermitejo kun mozaraba arko de la 10-a jarcento kaj murpentraĵoj de la 13-a jarcento, la vinkeloj kaj la Kanalo de Kastilio.